← Reen al A

PIV · 1048

arakid/o

arakid/o
🍁 G. (Arachis el fabacoj) de 22 sp-oj de herboj el S Ameriko, i.a.:
ternuksa arakido (A. hypogaea), vaste kultivata en tropikaj k subtropikaj landoj, malalta unujara herbo kun 3-folieraj folioj k kun flavaj aŭ flavruĝaj floroj 1−4-ope akselaj; post fekundiĝo de la floro, la pedunklo de la guŝo longiĝas k kurbiĝas malsupren enterigante la junan guŝon, kiu subtere kreskos.
👥 Ternukso.
arakida oleo, arakidoleo. Oleo ekstraktata el ternuksa arakido, riĉa je arakidata acido.
arakidata acido C20H40O2. ternukso.
arakidonata acido C20H32O2, esenca grasacido, antaŭanto de multaj hormonoj.