PIV · 4223
★fab/o
★fab/o
1 🍁 (ark.) Alia nomo (Faba, nomenklature ne legitima) de vicio.
2 🍁 Sp. de vicio (Vicia faba el fabacoj) origina el SU Azio, unujara herbo, kun 0,3−1,2 m alta, stara, kava, kvarangula tigo, kun grandaj, plume kunmetaj folioj 2−6-folieraj, kun 2−5-opaj, blankaj floroj purpurmakulaj, kun larĝaj plursemaj guŝoj k kun grandaj, plate renformaj semoj unue molaj k verdaj, poste brunaj k malmolaj, kiuj estas manĝataj kiel legomo k el kiuj oni faras farunon.
3 👥 La semo de fabo 2.
4 👥 (analoge) Semo similaspekta al fabo 3, renforma, de iuj fabacoj, precipe de fazeolo, aŭ de aliaj plantoj: kafaj faboj Z; kakaofabo, sojfabo, tonka fabo.
Ignaca fabo. Semo de la Ignaca strikno.
Kalabara fabo. Semo de U-Afrika venena fabaco, Physostigma venenosum.
fabacoj 🍁 Fam. (Fabaceae, sin. Leguminosae) de dukotiledonaj plantoj – herboj, arbustetoj, arbustoj k arboj –, kies floro havas 5-petalan korolon, neregulan (escepte de mimozoideoj), iom papiliforman ĉe la faboideoj, k kies frukto estas plursema guŝo; ĉ. 18 000 sp-oj el 642 g-oj, i.a. vicio, genisto, medikago, pizo, trifolio. Sin. leguminozoj. ➞ alo, kareno, standardo, nodeto.
fabaĵo 🍴 Manĝaĵo preparita el faboj; malvastasence la Egipta nacia manĝaĵo el faboj 2: fabaĵo kun oleo k citrono, en sezamoleo.
fabismo ⚕ Malsano karakterizata de hemoliza iktero kun anemio k hemoglobinurio, de febro k de digestaj perturboj; ĝin kaŭzas substanco, entenata en la floro k frukto de fabo 2, se tiun englutas aŭ enspiras iuj dispoziciataj individuoj.
kakaofabo. Kakao 1.