PIV 2026 · Artikolo 16605
vigno
vigno BOTA fabo parenca al fazeolo 1, volviĝanta herbo kun trifolieraj folioj; tropika, precipe el la Malnova Mondo; pluraj estas multe kultivataj por la homa nutrado (i.a. por semoj kaj fruktoj). genro Vigna ➞ fabaco, azukio, mungo 1, voandzeo.
okulvigno speco de vigno, unujara planto, hejma en Afriko; manĝata kiel legomo en ĉiuj stadioj de kreskado. specio Vigna unguiculata ➞ hilumo 2.