← Reen al V

PIV · 16604

★vigl/a

vigl/a
Freŝa, gaja pro ĵusa vekiĝo el bona dormo: vigla vizaĝo B; lia malsano ne estis grava, k jam la kvaran tagon li leviĝis sana k vigla; ŝi vigle saltis el la lito.
Rapidaga, plena de viveco k ekscito: la lacertoj estas por mi tro rapidkuraj k viglaj Z; danci per viglaj saltoj Z; homoj tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj Z; juna, vigla servistino Z; vigla k petola knabo; (f) la koboldo elflustras al ni viglan ideon Z; ŝi komencis tre viglan interparoladon Z; vigla stilo; la akvo vigle elŝprucadis Z; ili ĉiuj vigle laboradis B.
Rapide k aktive progresanta; diligenta, energia: vigla trafiko, laboro, propagando, grupo; vigla reakcio, kalko.
Atente observanta: dekkelkaj paroj da viglaj, kvankam nevideblaj okuloj observis ĉiujn niajn movojn B; vigla gardemo B; vigle esplori la danĝeran situacion.
vigli (ntr) Esti diligente atenta: jen mi viglos super ili por malbono, ne por bono X; k la Eternulo viglis super la malfeliĉo k venigis ĝin sur nin X; tial viglu, ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos N.
viglado. Ago de iu, kiu maldorme, atente prizorgas: vana estos via viglado super tiuj filoj de Belialo; ne malstreĉu vian vigladon, ĉar la danĝero proksimiĝas.
vigleco. Eco de iu, io vigla:
mi kuradis, por konservi mian viglecon Z; kia miksforma vigleco! Plej multe oni tie vidis komercistojn Z; la amuziĝado estis en plena vigleco Z;
la juna princo trompis la viglecon de la pastroj B.
vigligi. Fari vigla:
ĉarmaj vilaĝoj vigligis la du bordojn de la rivero; pano vigligos la junulojn k mosto la junulinojn X;
vigligi la movadon, ies fervoron; vigligi en ni la amon al la ideo E-isma Z; amuzoj, personaj aferoj, sentoj en tiu tempo de la tago vigligis la imagon, donis celon al la rapidaj paŝoj Z;
mi neniam vigligis lin al tio ĉi, ke li estu tiel fidela Z.
vigliĝi. Iĝi vigla: venu, parolu, dancu, iom vigliĝu, per Dio!
malvigla. Senforta, senenergia: bruligi iun per malvigla fajro.
malvigleco. Eco de iu, io malvigla.
malvigligi. Igi malvigla: lia longa malsano tute malvigligis lin.
malvigliĝo. Evoluo de tio, kio iĝas malvigla: la ĝenerala malvigliĝo de la legemo dum la somero.
plivigligi. Doni pli da vigleco al iu.
revigligi. Doni novan viglecon: li revigligis la malnovajn kutimojn, la mortantan grupon; fidela sendinto revigligas la animon de sia sinjoro X; post ĉiu nova silenta tempo aperos nova revigliĝo Z; ŝi kisis Janjon, kiu iom revigliĝadis ekvidante la patrinon Z.