PIV 2026 · Artikolo 10706
1mungo
1 mungo
1 BOTA speco de fabo el tropika Azio: unujara duongrimpa herbo tre kultivata por semoj kaj mungidoj; la semoj estas tre nutraj, ĝenerale verdaj, manĝataj kiel tiuj de fazeolo kaj uzataj en la fabrikado de specoj de vermiĉeloj. specio Vigna radiata ➞ vigno.
mungido plantido de mungo 1 manĝata kruda aŭ kuirita.