PIV 2026 · Artikolo 4356

fazeolo

Litero F

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. lim1ofazeolo
  2. ordinar/a fazeolo
  3. skarlat/a fazeolo
fazeolo
1 unujara aŭ plurjara herbo aŭ liano, kun trifolieraj folioj, kun floroj en grapoloj kaj kun liniformaj guŝoj, enhavantaj plurajn renformajn semojn; el la varmaj partoj de Ameriko, iuj vaste kultivataj. genro Phaseolus el la familio Fabaceae ➞ fabaco.
2 semo aŭ nematura frukto de fazeolo 1; la semo estas glata, dika, renforma, ĝis 15 mm longa, kun diversaj koloroj, aŭ dukolora aŭ makulita; la frukto estas verda, flava, purpura aŭ makulita. Sin. fazeolguŝo, fazeolsemo. ➞ azukio, mungo 1, sojo.
lim1ofazeolo fazeolo 1 kun guŝoj 5–15 cm longaj, 1,5–2,5 cm larĝaj kaj enhavantaj du ĝis kvar semojn, kiuj estas ovalaj ĝis rondaj kaj blankaj ĝis malhelaj; el Gvatemalo. specio Phaseolus lunatus
ordinara fazeolo fazeolo 1 kun guŝoj 8–20 cm longaj, verdaj, flavaj, nigraj aŭ purpuraj, kun ĝis 6 semoj; el centra kaj suda Ameriko. specio Phaseolus vulgaris
skarlata fazeolo fazeolo 1 ĝenerale kun ruĝaj floroj kaj diverse koloraj semoj (tamen iuj kultivovarioj havas blankajn florojn kaj blankajn semojn); kun guŝoj ĝis 25 cm longaj, kun renformaj semoj ĝis 2,5 cm longaj; el Gvatemalo; ofte kultivata por ornamo. specio Phaseolus coccineus