PIV · 4357
fazeolus/o
fazeolus/o 🍁 G. (Phaseolus el fabacoj) de unu aŭ plurjaraj herboj aŭ lianoj kun trifolieraj, petiolaj, stipulaj folioj, kun floroj en akselaj grapoloj k kun liniformaj guŝoj, enhavantaj renformajn semojn po pluraj; 36 sp-oj el la varmaj partoj de Ameriko, 3 (kun multaj kf-oj) vaste kultivataj:
Lima fazeoluso (P. lunatus) el Gvatemalo, enkondukita en la tropikajn regionojn;
ordinara fazeoluso (P. vulgaris) el C k S Ameriko, nun kultivata en la tuta mondo;
ruĝa fazeoluso (P. coccineus) el Gvatemalo, enkondukita en Hispanion en la 16a jc. ☞ fazeolo, vigno.