← Reen al S

PIV 2020 · 14004

★sem/o

sem/o
🍁 Dormanta organo, maturiĝinta ovolo, konsistanta el embrio ĉirkaŭita de ŝirmaj histoj ( tegumento) k eventuale de rezervaj histoj ( albumeno, endospermo, perispermo): post ĝermado semo produktas kompletan planton; semoj de angiospermoj estas enfermitaj en fruktoj; elĵetiĝo, disportiĝo de semoj.
👥 Semo 1 aŭ frukt(er)o, entenanta semo(j)n nedisigebla(j)n de ĝi: de semo putra venas frukto ne nutra Z; bombardado de flugantaj semoj; (f) scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan Z. grajno.
(ark.) Semoj 2: kia la semo, tia la rikolto Z; herbo, kiu naskas semon laŭ sia speco X; ĉu vi ne semis bonan semon en via kampo? N.
Homa spermo: Onan elverŝadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia frato X.
(f) Tiuj, kiuj devenis el tiu spermo; idaro, posteularo: la semo de David X; el la reĝa semo de Edom X; ilia semo estos ekstermita el inter la homidoj X. sango.
sema. Rilata al semo: sema putro, ŝimo; sema likvo; sema elfluo.
semi (tr)
Disĵeti sur teron aŭ malprofunde enterigi semojn, por ke ili ĝermu k kresku: semi tritikon B, hordeon, florojn; ne semu inter dornaĵo N; nenie semata, ĉie trovata Z; (f) se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos Z (lernu juna); kiu semas venton, rikoltos fulmotondron Z; semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon X. planti.
(f) Disvastigi senton, preskaŭ ĉiam en malica intenco: semi teruron en la urbo B; semi malkonfidon en ies animon B; ili plu ne semos inter ni malpacon Z; mi longe esperis, ke li ĉesos maskite semadi inter ni intrigojn k anarĥion Z; nigraj semantoj de kalumnioj.
(f) Prisemi: golfo semita per multaj insuloj B.
semado. Agado k procedo de iu, kiu semas: li pensis nur pri la tempo de semado Z; semado de greno; (f) semado de malpaco.
semero. Semo 2.
semilo. Sako, en kiu semanto portas la semotaĵon.
semitaĵo. Semo, kuŝanta en tero: la neĝo kuŝis varmige super la juna semitaĵo Z; la semitaĵo de niaj pekoj Z.
semdona (pp plantoj) Liveranta semon.
semriĉa. Havanta multe da semoj: semriĉa spiko.
semŝelo. La kovranta tavolo de semo. Sin. tegumento(j).
semotaŭga. Taŭga, preparita, por esti prisemata: hektaroj da semotaŭga tero Z.
semotempo. Tempo de la jaro, kiam oni semadas.
dissemi. Disigi tra granda spaco: mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili X; oazoj dissemitaj en la dezerto B; la dissemiteco de la komitatanoj estas tre ĝena; de ĉi tiuj (la pranepoj de Noa) dissemiĝis la insuloj da popoloj en siaj landoj X. disblovi, dispeli, disĵeti.
prisemi
Disĵeti semojn en ion: prisemi kampon Z; vi sekvis min en la dezerto, en lando ne prisemita X; (f) mi prisemos la domon de Izrael per semo de homo k semo de bruto X.
Grandnombre dismeti, surkovri: ŝi estas senorda, ŝi prisemas la tutan domon per siaj aferoj; prisemi ies vojon per floroj; la vizaĝo estis prisemita per ruĝaj ulceroj Z; drapo prisemita per malgrandaj ruĝaj kusenetoj Z.
prisemado. Ago de iu, kiu prisemas: prisemado de buljono per mikroboj.
linsemo Vd lino.
lunsemo. Menispermo.
minsemanto Ŝipo, kiu prisemas per minoj marregionon.
vermosemo (semen-contra) Malgrandaj kapituloj de kelkaj sp-oj de artemizio, precipe de formo de Artemisia maritima, kontraŭverme uzataj.