PIV · 7752
kiker/o
kiker/o
1 🍁 G. (Cicer el fabacoj) de unu- k plur-jaraj herboj kun nepare plume kunmetaj folioj; ĉ. 40 sp-oj precipe el C k U Azio.
2 👥 Ordinara kikero.
ordinara kikero, korna kikero. Plej konata sp. de kikero 1 (C. arietinum), unujara herbo kun unuope akselaj floroj, kun kvazaŭ pufaj guŝoj dusemaj, k kun semoj ĝenerale flavetaj (ankaŭ blankaj, ruĝaj aŭ nigraj), preskaŭ globaj k bekohavaj; hejma en SU Azio k Kaŭkazo, kvazaŭhejma de Hindio ĝis Hispanio, kultivata, precipe en Hindio k la Mediteranea regiono, por semoj manĝataj kuiritaj.