PIV · 9160
latir/o
latir/o 🍁 G. (Lathyrus el fabacoj) de unu- k plur-jaraj herboj kun pare plume kunmetaj folioj, kies ĉefripo ĉe la volviĝantaj sp-oj finiĝas per ĉiro, ĉe la aliaj sp-oj per mukro, k kun floroj unuope akselaj aŭ en akselaj grapoloj; ĉ. 160 sp-oj, precipe el la mezvarmaj regionoj, ekz.:
aroma latiro, bonodora latiro (L. odoratus), hejma en S Italio, Sicilio k Kreto, kultivata por ornamo. Sin. bonodora pizo.
latirismo ⚕ Paralizo, kaŭzata de la venenaj semoj de kelkaj sp-oj de latiro.