← Reen al L

PIV · 9161

latis/o

latis/o
Retforma kunmetaĵo el dratoj aŭ stangetoj, uzata por fari aĵurajn barilojn, apartigaĵojn ks: ĝardenbarilo el latiso. latlatiso.  krado.
Strukturo el stangoj, ebena aŭ spaca, kiu anstataŭas masivan konstrumaterialon: latismasto, latisponto, latistrabo.
= krado 5.
Strukturo kun ordo, kie la supremo k la infimo de du elementoj ĉiam ekzistas.  krado.
lutita latiso. Lutita kunmetaĵo el ŝtalaj dratoj, formantaj ortangulajn maŝojn, uzata kiel armaturo en betono.
latlatiso. Latiso 1 el latoj lignaj, plastaj k.a. (ekz. sur muro, por helpi grimpoplantojn ks).