← Reen al A

PIV 2020 · 284

aĵur/o

aĵur/o
Strio, farita per eltiro de pluraj vefteroj aŭ varperoj, en kiu la restintaj fadenoj estas diversmaniere orname faskigitaj: tajli aĵurojn en littuko, en tablotuko.
Simila strio, farita per eltondoj.
aĵura. Prezentanta aĵurojn: aĵuraj virinĉemizoj; Zonjo surmetas aĵurajn ŝtrumpetojn G; (f) la aĵura silueto de la Ejfelturo.
aĵuri (tr) Fari aĵurojn en teksaĵo.
misaĵuro. Difekto en trikaĵo, ekz. en virina ŝtrumpo.