PIV · 13046
★punt/o
★punt/o. Maldensa delikata plektaĵo el kotonaj, linaj aŭ silkaj fadenoj, kies maŝoj aranĝitaj laŭ metoda trikado, prezentas artajn desegnaĵojn, k kiun oni faras per diversaj iloj (hokstangetoj, trikiloj, puntobobenoj aŭ speciala maŝino): araneaĵa punto Z; puntoj el Valencieno, Bruĝo, Alensono; (f) la maldensa arbaro kovras la teron kvazaŭ aranea punto B;
punta. Konsistanta el punto: punta kolumo.
puntistino. Virino, kiu metie faras puntojn.