← Reen al A

PIV 2020 · 1168

armatur/o

armatur/o
🏢 Aro da stangoj, pecoj aŭ dratoj, plejofte metalaj, kiuj plifortikigas masonaĵon, ĉarpentaĵon, fandaĵon aŭ ian ajn ferlaboraĵon: armaturo de teatra dekoracio, de gipsa statuo; domo el brikoj kun betona armaturo.
Magneta ferpeco, metita kontraŭ la ekstremaĵoj de daŭra magneto, por malpliigi la reluktancon k konservi la magnetismon.
La du platoj aŭ metalfolioj de kondensilo 2.
La rotacia parto de elektra maŝino.
armaturi (tr) Provizi per armaturo.