PIV · 1169
arme¹o
arme1o
1 La tuta militista forto de regno aŭ nacio: konstanta, profesia, volontula armeo; aktiva, rezerva armeo; la rusa armeo; aerarmeo, terarmeo, mararmeo.
2 ⚔ Parto el tiu militistaro, ampleksanta ĉiujn kategoriojn de armiloj k aparte organizita sub la komando de unu ĉefgeneralo: la 3a, la 6a armeo de la okcidenta fronto; la norda grupo da armeoj. ☞ korpuso.
3 Tuto de la batalantoj apartenantaj al unu el la du intermilitantoj: li faris mirindaĵojn antaŭ la okulo de la armeo Z; sendi raportojn pri la marŝo de la armeo B; Napoleon’ grandegan armeon disponas, kian homoj ne vidis G.
4 (f) Multnombra kolekto da homoj aŭ bestoj: armeo da strikantoj, da petantoj Z; vera armeo da komizoj Z, oficistoj Z; armeo da akridoj.
armeano. Ano de armeo.
Savarmeo ✞ Organizaĵo kun armea strukturo, fondita en 1878 por helpi la malriĉulojn k revivigi religion inter ili.