PIV 2026 · Artikolo 11366
operaco
operaco ARME tuto de la bataloj kaj manovroj, farataj de ter-, mar- aŭ aer-armeoj en difinita regiono aŭ por difinita celo: ĉefministro Ahmed anoncis sukcesan finon de la milita operaco JHa la operacoj de la rusaj armeoj la operacoj sur la okcidenta fronto elŝipiĝaj operacoj en orientlandoj starigi la insulon kiel bazon de operacoj plano de operacoj tereno de operacoj maraj kaj aeraj kombinitaj operacoj ➞ operacio.
kovroperaco aera protektado de regiono per ĉasaviadilaj patroloj por malebligi entrudiĝon de malamikaj aviadiloj.