PIV 2026 · Artikolo 11365

opero

Litero O

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. opera
  2. operej/o
  3. operet/o
opero MUZI SPEK muzika teatraĵo konsistanta el recitativoj, kantoj akompanataj de orkestro kaj kelkfoje baletoj: la operoj de Mozarto granda opero sen parolataj dialogoj komika opero kun parolataj dialogoj farsa opero kun komedia temo
opera rilata al opero: opera trupo B
operejo teatro, kie oni prezentas operojn. Sin. operdomo.
opereto mallonga komika opero. ➞ muzikalo, vodevilo.