← Reen al D

PIV 2020 · 3346

★dom/o

dom/o
Konstruaĵo por homloĝado: urba, kampara, biena domo; ĝemela domo (du unufamiliaj loĝejoj, havantaj unu komunan muron); antaŭfabrikita domo; konstrui, ornami, purigi domon; sur la neĝo estis aranĝitaj abelujformaj domoj Z; la domo apartenas al li Z; malnova, kaduka domo; la domo de Dio Z (preĝejo); la Blanka Domo (de la prezidanto de Usono). apartamento, barako, ĉambro, bangalo, kabano, kajuto, kiosko, palaco.
Tia konstruo, rigardata kiel vivejo de familio: brava homo en sia domo Z; esti anĝelo inter homoj, sed satano en la domo Z; tolaĵon malpuran lavu en la domo Z; aliaj domoj, aliaj homoj Z; kun sia tuta domo k havo Z; la patra domo Z; en domo k milit’ la viro regas Z; mi elĵetis ĉiujn domobjektojn de Tobija for el la ĉambro X; domedukita kato.
Familianaro, gento: edzoligiĝi kun domo de nobelo; mi k mia domo servos al la Eternulo X; la milito estis longedaŭra inter la domo de Saul k la domo de David X.
Ĉiu el la dek du onoj, en kiujn astrologoj dividas la zodiakon, komencante je la grado de la ekliptiko, kiu troviĝas ĉe la E horizonto en la loko k momento, por kiuj la ĉielmapo estas kalkulata.
doma. Rilata al domo: doma muro; doma vivo Z; domaj ŝuoj Z, bestoj Z.
dome, domen. En sia(n) propra(n) domo(n): mi restos hodiaŭ dome Z; ĉi tiu malfeliĉa infano devis en ĉiu tago alporti domen plenan grandan kruĉon Z; jam estas tempo iri domen Z. hejme.
domaĉo Z. Mizera domo.
domano. Loĝanto de domo.
domanaro. Ĉiuj, kiuj loĝas en la sama domo: la domanaro de reĝo; ŝia tuta domanaro estas vestita per […] X.
dometo. Malgranda domo: kampara dometo Z; hejma dometo estas kiel patrineto Z; (f) amuzante infanojn, mi faris dometojn el kartoj Z.
domhavanto. Tiu, kiu posedas domon. mastro, proprietulo.
eksterdoma. Troviĝanta aŭ okazanta ekstere de konstruaĵoj. Sin. subĉiela.
eldomigi. Forigi el domo: leĝe eldomigi iun.
kromdomo. Ĉiu el la diversaj malĉefaj konstruoj, kiuj ordinare troviĝas apud kampara domo. korto.
samdomano. Tiu, kiu dividas domon kun aliaj.
anguldomo. Domo, staranta ĉe stratangulo.
farmodomo. Vd farmo.
flordomo. Vitra konstruaĵo, kie oni tenas florojn vintre. forcejo.
ĝardendometo. Malgranda domo por ripozo meze de granda ĝardeno.
kartodomo
Ludo, en kiu oni provas starigi kiom eble plej da kartoj unujn sur la aliajn.
(f) Malsekura projekto.
ludomo. Domo, kies ĉambrojn aŭ apartamentojn oni ludonas.
pundomo Z. Domo, kie kondamnitoj estas tenataj: pundoma kateno Z.
ripozdomo. Domo, kie gastoj ĝuas ripozon.
ruldomo. Veturilo, aranĝita por servi kiel dometo dum vojaĝo.
sinjordomo. Domo, apartenanta al nobelo. kastelo, palaco.
somerdomo. Domo, en la kamparo aŭ ĉe la maro, kiun oni loĝas por ripozo, dum ferioj ks.
stacidomo Vd stacio.
terdometo Z. Kabano, kies muroj estas faritaj el grasa tero k pajlo.
urbodomo Z. Granda domo, kie funkcias la ĉefaj administraj servoj de urbo, kunvenas la magistrato ktp.