PIV 2026 · Artikolo 4693

★formo

Litero F★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 140
  1. formo special/a
  2. forma
  3. /forma
  4. formi
  5. formad/o
  6. formaĵ/o
  7. formant/o
  8. formig/o
  9. formiĝ/i
  10. formiĝ/o
  11. formil/o
  12. formit/aĵ/o
  13. formuj/o
  14. ajnforma
  15. aliformi
  16. aliformig/i
  17. aliformig/o
  18. aliformiĝ/i
  19. aliformiĝ/o
  20. ambosforma
  21. angulforma
  22. ark/oforma
  23. bek1forma
  24. bel1forma
  25. best/oforma
  26. bestforma
  27. bulforma
  28. ĉiroforma
  29. deformi
  30. deformebl/a
  31. delt1/oforma
  32. diferencial/a formo
  33. diversaforma
  34. diversaformig/i
  35. dosieroformo
  36. duforma
  37. duformec/o
  38. duformism/o
  39. energi/transformil/o
  40. fadenforma
  41. febr/oforma
  42. fiksforma
  43. funeloforma
  44. fung/oforma
  45. helikoforma
  46. ĥoleroforma
  47. izol/transformil/o
  48. karenoforma
  49. karesoformo
  50. klapoforma
  51. kojnoforma
  52. kok1oforma
  53. komoforma
  54. kor1forma
  55. invers/e kor1forma
  56. krucoforma
  57. kultiv/oformo
  58. kupoloforma
  59. lanc/oforma
  60. invers/e lanc/oforma
  61. lantern/oforma
  62. lent/oforma
  63. longaforma
  64. miksoforma
  65. milforma
  66. misformi
  67. misformo
  68. misformiĝ/o
  69. mitr/oforma
  70. multforma
  71. ne/perfekt/a formo
  72. ond/oforma
  73. ond/oformo
  74. ov1/oforma
  75. invers/e ov1/oforma
  76. papilioforma
  77. penikoforma
  78. piroforma
  79. plenforma
  80. plurforma
  81. plurformec/o
  82. plurformism/o
  83. potforma
  84. praformo
  85. reforma
  86. reformi
  87. reformo
  88. reformad/o
  89. reformej/o
  90. reformem/o
  91. reformem/ec/o
  92. reformism/o
  93. reformist/o
  94. regul1forma
  95. retroformi
  96. ring/oforma
  97. ringforma
  98. romb/oforma
  99. rondforma
  100. sagoforma
  101. sakoforma
  102. samforma
  103. sel1oforma
  104. senforma
  105. senformaĵ/o
  106. serpent/oforma
  107. serpentoforma
  108. setonoforma
  109. sifonoforma
  110. similforma
  111. skarlatinoforma
  112. spong/oforma
  113. stadiformo
  114. ŝild/oforma
  115. ŝpin/iloforma
  116. ŝtup/aroforma
  117. ŝveloforma
  118. tasoforma
  119. teleroforma
  120. teler/oforma
  121. transforma
  122. transformi
  123. transformo
  124. transformad/o
  125. transformaĵ/o
  126. transformiĝ/i
  127. transformiĝ/o
  128. transformil/o
  129. adapt/a transformil/o
  130. instrument/a transformil/o
  131. transformism/o
  132. transformist/o
  133. tuboforma
  134. tulipforma
  135. unuforma
  136. unuformec/o
  137. vent/um/iloforma
  138. ventr/oforma
  139. verm/oforma
  140. vost/oforma
★ formo
1 sensebla aspekto, kiun objekto prezentas ekstere: konstruo en formo de kvadrato oni ne plu povis distingi la formojn de la objektoj la globa formo de la tero Z ili aperis en sia homa formo Z feino, kiu prenis sur sin la formon de vilaĝa virino FE robo, kiu reliefigis ŝiajn formojn sub la formo de konscienco Z ŝparmonujo, kiu havis la formon de porko Z ŝtipbatilo faras sekve en maldelikata formo tion saman, kion la virgulino faras en formo delikata Z SCIE la korpoj prezentiĝas sub formo solida, likva aŭ gasa ➞ fazo geometria formo sub la formo de triangulo doni al io la formon de sfero gramatikaj formoj prezentitaj de la kazoj, tensoj ktp Z ➞ aranĝo, fasono, figuro, tipo; perfekta 2; formogenro.
2 TEKN formujo: en la formon fluis la ardanta metalo Z
3 (figurasence) maniero, laŭ kiu iu afero evidentiĝas: la legendaj rememoroj akceptis la formon de fabeloj Z la unuan fojon ŝi nun eldiris en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe Z la hipokriteco, sub ĉiuj siaj formoj ŝanĝi la formon de la registaro
4 ekstera maniero, laŭ kiu oni agas, obeante difinitajn regulojn: li observadis la formojn de la religio en ilia tuta severeco Z akto redaktita en leĝa formo estus bone, se mi estus nur prezidanto pro formo Z pro formo potenculon ni demandas Z
5 maniero, laŭ kiu oni esprimas penson, kontraste kun tiu penso mem: doni al banalaĵo originalan formon la riproĉo estas prava, sed ĝia formo tro akra la grandaj verkistoj pli zorgas pri la enhavo de siaj verkoj, ol pri plena populareco de ilia formo Z ➞ formalaĵo, formulado.
6 MATE reela aŭ kompleksa funkcio kun specialaj ecoj, ofte kun argumentoj el vektora spaco: lineara formo dulineara formo kvadrata formo
7 BIOL sistematika unuo, subdivido de vario, diferenca de la tipa vario pro tre malgravaj trajtoj (tamen heredaj). forma ➞ taksono.
formo speciala BIOL neformala taksonoma grupo por algoj, fungoj, kaj plantoj, aplikita al parazito (plej ofte fungo) kiu estas adaptita por specifa nutroplanto. forma specialis ➞ taksono.
forma rilata al formo: nur forma korekto
forma sufikso havanta la formon de la indikita afero. ➞ arkoforma, bekforma, bulforma, fadenforma, febroforma, fungoforma, kupolforma, ondoforma, pirforma, ventroforma; angilforma fiŝo, anserforma birdo.
formi tr
1 krei, fari aŭ estigi ion, donante al ĝi difinitan formon; aranĝi ion laŭ difinita formo: formi poton el argilo formi societon la fluo formis profundan kavon pro la multeco de la pasaĝeroj oni devis formi duan vagonaron ĉiu povas el unu vorto formi diversajn aliajn Z formi al si juĝon pri io Z
2 konsistigi aŭ estigi ion, alprenante al si ian difinitan formon; sin prezenti sub ia difinita formo: la vaporoj formas nebulojn la popolamaso formis longan vicon antaŭ la teatro ĉe tiu loko la strato formas angulon la bordoj de Nilo formis bulvardojn B la limon formis kanalo B la egipta popolo formis kvazaŭ unu personon B ĉenaĵo de moneroj, kiuj formis kolumon Z la dekstraj partioj formas tri grupojn en la Parlamento la infanoj formis rondon ĉirkaŭ la patrino formi kvadraton sin ordigi kvadrate floro, kiu estas kvazaŭ formita el plej delikataj plumoj Z ➞ prezenti.
formado ago de iu, kiu donas formon al io: formado de vazo formado de solido formado de verso formado de kantrondo
formaĵo
2 (arĥaismo) = formalaĵo: ili certe la «efektivajn postulojn de Dio» metus pli alten ol ĉiujn diferencajn formaĵojn Z
formanto
1 iu, kiu formas: la formanto de la nova ministraro
2 LING bendo 3 de harmonaj frekvencoj, kiu karakterizas parolsonon.
formigo (arĥaismo) = formado: tiu opinio servos al mi kiel sperto por la definitiva formigo de mia ideo Z
formiĝi estiĝi en difinita formo; ricevi ian formon: viaj mamoj formiĝis, viaj haroj abunde kreskis MT la tera globo formiĝis dum multe da jarcentoj sub liaj fingroj la argilo formiĝis en vazon oficistoj, el kiuj iom post iom formiĝis la hereda aristokrataro B miaj infanetoj, pro kiuj mi suferas naskodoloron, ĝis Kristo formiĝos en vi NT
formiĝo statŝanĝo de io, kio formiĝas: la formiĝo de fungoforma nubego karakterizas la eksplodon de atombombo ĉe tiu reakcio, oni konstatas la formiĝon de precipitaĵo
formilo aparato por doni formon al io: formilo por ĉapelo formilo por ŝuoj
formitaĵo io, kio ricevis formon: en ĝi la urbo estis videblaj similaj formitaĵoj kun turoj kaj kupoloj Z Sin. formaĵo 1. ➞ formacio.
formujo ujo, en kiu io mola ricevas formon: formujo de fromaĝo Sin. formo 2. ➞ fandokonko, muldilo.
ajnforma kun ĉia ajn formo: principe la regilaro de sintezilo 1 por elekti la diversajn tonojn povas esti ajnforma BWe
aliformi transformi 1: la festeno aliformis sin iom post iom en drinkan kaj diboĉan orgion LiZ
aliformigi transformi 1: tre volonte ŝi sian duonfilinon aliformigus en sovaĝan cignon Z mi povas aliformigi iliajn blankajn murojn en plej belajn tapetojn Z nokta mallumo, kiu maltrankvilecon aliformigas en timegon Z ni jam scios, kiu povas juĝi pri la Regularo kaj aliformigi ĝin Z ➞ aliigi, metamorfozi, ŝanĝi 3.
aliformigo ago aliformigi: tiaj aliformigoj de vorto estu farataj nur en okazo de efektiva neceso Z
aliformiĝi transformiĝi: en la sama momento ĝi aliformiĝis en plej belan reĝidinon Z niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron MT malkaŝemeco aliformiĝis en arogantecon Z
aliformiĝo transformiĝo: senĉesaj aliformiĝoj prezentiĝadis antaŭ ŝiaj okuloj Z la lasta tago en kiu ni mortas, la sankta granda tago de la aliformiĝo Z
ambosforma havanta formon similan al amboso.
angulforma havanta formon similan al angulo.
arkoforma havanta formon similan al arko.
bek1forma havanta formon similan al formo: bekformaj ŝuoj Z
bel1forma prezentanta belan formon: Raĥel estis belforma kaj belvizaĝa MT mallonga, belforma vesteto Z belforma kapo Z
bestoforma, bestforma havanta formon de besto: la bestoformaj dioj ekzistis en multaj antikvaj religioj, kaj estas eble restaĵo el la totemismo en tiu ĉambro estas teruraj bestformaj monstroj CRo
bulforma havanta formon similan al bulo. Sin. bula 2.
ĉiroforma havanta formon similan al ĉiro.
deformi doni al io formon, kiu malproksimiĝas de la normala: la pluvo deformis la ĉapelon deformi risorton gravito deformas la spacon AFu la granda proprieto deformas la demokration OE ➞ distordi, misformi.
deformebla tia, ke oni povas ĝin deformi. ➞ cedema, elasta, fleksebla.
delt1oforma kun formo simila al tiu de la majuskla litero delto 1.
diferenciala formo MATE formo 6 de certa tipo, kies koeficientoj dependas de aliaj variabloj (sekco de ekstera produto de la kotanĝa fasko).
diversaforma prezentanta diversajn formojn: fluis la riveroj super la diversformaj ŝtonoj Z vasta kaj diversforma utilo de nova akiro Z
diversaformigi igi ion diversforma: agrablaĵoj, per kiuj li beligas kaj diversformigas la momentojn de la vivo al si Z
dosieroformoKOMP formo, en kiu dosiero 3 estas aranĝita:jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2009 en la dosierformo PDF Mo! ➞ datumaranĝo.
duforma SCIE ekzistanta sub du formoj.
duformeco SCIE eco de substancoj aŭ organismoj duformaj: GEOL FIZI duformeco de substanco kiu posedas du formojn, ekz. nekristalan kaj kristalan, aŭ du kristalklasojn BIOL seksa duformeco la du seksoj diferencas laŭ eksteraj trajtoj, ekz. ĉe homo, multaj birdoj
duformismo SCIE fenomenaro rezultanta el duformeco.
energitransformilo FIZI aparato aŭ organo, kiu transformas enigitan energion en eligitan energion alispecan: mikrofono estas energitransformilo, kiu transformas akustikan energion en elektrajn signalojn ➞ konvertoro.
fadenforma havanta formon similan al fadeno.
febroforma havanta formon similan al febro: frenezo febroforma lin atakas Z
fiksforma havanta fiksitan formon: fiksformaj poemoj BRa
funeloforma havanta formon similan al funelo: funelforma truo funelforma pantalono
fungoforma havanta formon similan al fungo: malgranda fungoforma peco da plumbo CRo fungoforma nubo fungonubo
helikoforma havanta formon similan al la konko de heliko: helikforma ŝtuparo
ĥoleroforma simila al la koncerna fazo de ĥolero: ĥolerforma diareo ĥolerforma enterito
izoltransformilo ELEK transformilo lokita inter du cirkvitoj de alterna kurento, por izoli unu de la alia.
karenoforma havanta formon similan al kareno: karenforma frunto en denaska sifiliso
karesoformo formo de persona nomo uzata por esprimi tenerajn sentojn aŭ familiarajn rilatojn: Joĉjo estas konata karesformo de Johano WAu ➞ ĉj-, nj-, et 2.
klapoforma havanta formon de klapo: la klapforma epigloto
kojnoforma
1 havanta la formon de kojno: kojnforma osto
2 LING rilata al kojnskribo: kojnformaj literoj B kojnformaj tekstoj kojnformaj surskriboj
kok1oforma havanta la ĝeneralan formon de koko 1. membro de la ordo Galliformes
komoforma havanta formon similan al komo: komforma bacilo bacilo de la azia kolerao
kor1forma havanta formon similan al koro ① 7: BOTA korforma folio
inverse kor1forma BOTA folio korforma, sed ligita al la tigo per la pinta flanko. ➞ inverse lancoforma, inverse ovoforma.
krucoforma havanta la formon de kruco. ➞ kruca.
kultivoformo AGRI subspecia taksono de kultivplanto (ofte ne tre klare difinita laŭ la taksonomia skalo) ricevita per selektado: la «Belle de Boskoop» estas konata kultivoformo de pomo, kaj «Bintje» de terpomo Sin. kultivaro, raso 2 b. ➞ kultivovario.
kupoloforma havanta formon similan al kupolo.
lancoforma havanta formon similan al lanco, pintiĝanta je unu ekstremo: lancoforma flamo lancoforma fenestro BOTA lancoforma folio ➞ sagforma.
inverse lancoforma BOTA folio lancoforma, sed ligita al la tigo per la pinta flanko (la alia flanko estas ronda). ➞ inverse korforma, inverse ovoforma.
lanternoforma havanta formon similan al lanterno.
lentoforma havanta formon similan al lento 2 (disko ambaŭflanke konveksa).
longaforma havanta formon pli longan ol larĝan: longforma skatolo Z longforma marĉeto Z ➞ oblonga.
miksoforma prezentanta multajn miksitajn formojn: la nova miksforma mondo, kiu leviĝis antaŭ ŝi Z kia miksforma vigleco! Z ➞ bunta.
milforma prezentanta tre multajn formojn: milforma malĝojo Z
misformi doni al io malbonan difektitan formon: Zamenhof adaptis ilin vortojn al la bezonoj de la lingvo, sed ne misformis ilian vizaĝon CPi KOMP misformita dokumento ➞ deformi.
misformo ago misformi: ili riproĉis gravajn misformojn de la faktoj GWa
misformiĝo difekta formiĝo: fizika aŭ mensa misformiĝo de handikapito CPi kelkaj infanoj naskiĝis kun genetikaj korpo-figurasence misformiĝoj PGr denaska misformiĝo de la spino
mitroforma havanta dupintan formon similan al mitro.
multforma havanta multajn formojn: la parolkapablo estas multforma kaj koncernas plurajn sferojn ILa videblas multformaj protestoj kontraŭ lingva homogenigo JMI ➞ protea.
neperfekta formo BOTA stadiformo de fungo, produktanta nur neseksajn sporojn, ekz. konidiojn.
ondoforma havanta la formon de sinsekvaj ondoj: ondoforma pejzaĝo mallumaj nuboj, kiuj ondoforme leviĝadis ĉiam pli kaj pli alten Z la laŭdata brusto tiel ondoforme ekmoviĝis, ke Z
ondoformo
1 formo de ondo.
2 FIZI la formo de la kurbo, kiu montras la momentajn valorojn de alterna kvanto ĉe ĉiu momento dum ciklo.
ov1oforma havanta la aspekton aŭ formon de ovo ① 2: BOTA ovoforma folio ➞ ovala.
inverse ov1oforma BOTA folio ovoforma, sed ligita al la tigo per la malpli dika ekstremo. ➞ inverse korforma, inverse lancoforma.
papilioforma havanta la formon de papilio: BOTA papiliforma floro de fabacoj papiliforma floro de poligalacoj ➞ alo ② 3, kareno 4, standardo 2.
penikoforma havanta la formon de peniko.
piroforma havanta formon similan al piro.
plenforma prezentanta ĉiujn necesajn formojn por esti perfekta aŭ kompleta; meritanta sian nomon: pri tio mi havis kun la reĝo plenforman disputon Z ĝi havis plenforman ŝeldoloron, kaj ŝeldoloro por arbo estas kiel kapdoloro por ni Z plenforme organizita komunumo de liberkredanoj Z la koro fariĝis plenforme bulo da glacio Z supre de la arbo kreiĝis plenforme malgranda pendanta ĝardeno Z
plurforma SCIE ekzistanta sub pluraj formoj: lingvo plurforma, parolata de pluraj popoloj en pluraj ŝtatoj kun rekoneblaj varioj MD
plurformeco SCIE eco de substancoj aŭ organismoj plurformaj: GEOL FIZI plurformeco de substanco kiu posedas plurajn formojn, ekz. plurajn kristalklasojn BIOL gendevena plurformeco pri specio prezentanta plurajn formojn de individuoj laŭ karakteroj regitaj de genoj
plurformismo SCIE fenomenaro rezultanta el plurformeco.
potforma havanta la formon de poto.
praformo la origina formo de io: praformo de vorto praformo de organo la praformoj aŭ antaŭformoj de la lingvo ILa
reforma celanta reformon: miaj publikigitaj reformaj intencoj Z la rivero de la reforma agitado Z
reformi
1 doni alian formon pli bonan al io, ordinare penante reveni al la primitiva formo: Lutero volis reformi kristanismon reformi regularon reformi la socion se la plimulto trovos, ke nia lingvo devas esti reformita Z la uzado de la reformita dialekto Z la reformita religio protestantismo la reforminto de la benediktana ordeno
reformo ago de iu, kiu reformas, aŭ la rezulto de tiu ago:se kelkaj reformoj estos trovitaj necesaj, ili estos sankciitaj Z kiu havas la rajton fari reformojn en Esperanto? Z el multaj necesaj reformoj li plenumis nur tiun pri la impostoj SMa
reformado ago de reformanto: reformado de la puna juro reformado de la mallibereja sistemo ➞ Reformacio.
reformejo korekta domo.
reformemo, reformemeco inklino al reformoj: la sola rimedo kontraŭ tiu ĉi konstanta reformemeco Z
reformismo sistemo, laŭ kiu la transformado de la socio al pli granda justeco povas efektiviĝi per reformoj en la kadro de aktualaj institucioj, danke al novaj leĝoj. ➞ revoluciismo; reformisto.
reformisto
1 iu, kiu volas fari reformojn: se la reformistoj elprovus siajn reformojn, ili baldaŭ vidus, ke la plej granda parto neniam plaĉus al aliaj Z reformistoj, perfektigistoj, novasistemistoj kaj unuigistoj Z Sin. plibonigisto.
2 partiano de reformismo.
regul1forma
1 havanta regulan formon: regulforma aperturo regulforma floro regulforma maso
2 (malofte) havanta la formon de regulo 1.
retroformi redoni al io ĝian antaŭan formon: per aldono de varmo oni povas retroformi la deirsubstancon Sin. reformi 2.
ringoforma, ringforma havanta formon de ringo: ili fortikigis la romian fortikaĵon per ringforma remparo JHo
romboforma romba.
rondforma havanta rondan formon: ŝia vizaĝo estis rondforma B plata rondforma kuko CPi rondforma kiosko HLu rondformaj literetoj JCa
sagoforma havanta formon de sago, kun pinta apekso kaj kun flankaj bazaj partoj pinte plilongiĝintaj: BOTA sagforma folio ➞ lancoforma.
sakoforma havanta la formon de sako, kun nur unu aperturo: sakforma organo sakforma kostumo
samforma havanta la saman formon kiel io alia: la vortoj por «jes» kaj «ne» en la korea estas preskaŭ samformaj, sed inverssignifaj, al tiuj en la ĉeĥa BKe virino kun ĉiam samforme enorma hararanĝo Ko
sel1oforma arkiĝinta kiel selo 1: selforma monteto MEDI selforma lumbo dum gravedeco
senforma prezentanta nenian difinitan formon: en la komenco la tero estis senforma kaj dezerta MT ➞ amorfa.
senformaĵo io senforma: mistere aspektantaj senformaĵoj en mallumo HLu tiu projekto estas ja senformaĵo
serpentoforma, serpentoforma prezentanta sinuan strion: flugas la numenioj en serpentforma linio Z
setonoforma MEDI vundo de pafaĵo aŭ klingo tia, ke la fremda korpo eniris sub la haŭton kaj eliris borante duan aperturon. ➞ setono.
sifonoforma TEKN havanta la formon de sifono.
similforma havanta formon similan al io alia: longa blovpafilo aŭ similforma objekto CPi
skarlatinoforma MEDI simila al skarlatino: skarlatinforma erupcio
spongoforma spongeca.
stadiformo la formo responda al stadio 2: BIOL gastrulo estas stadiformo ASTR ruĝa giganto estas malfrua stadiformo de stelo
ŝildoforma havanta la formon de ŝildo: BOTA la ŝildoforma folio de tropeolo
ŝpiniloforma havanta la formon de garnita ŝpinilo, kun ŝvelaĵo ĉe la mezo: BOTA ŝpinilforma tigo de cepo
ŝtuparoforma havanta formon analogan al ŝtuparo: ŝtuparforma turo en Babilonio
ŝveloforma havanta la formon de io ŝvelinta: granda vizaĝo distingiĝanta per larĝaj kaj ŝvelformaj vangoj Z ŝvelforma jupo ➞ ventroforma.
tasoforma havanta la formon de taso.
teleroforma, teleroforma havanta la formon de telero: li portas teleroforman ĉapelon FE
transforma rilata al transform(ad)o: EKON transforma sektoro 4 industrioj
transformi
1 fari konsiderindan ŝanĝon en la formo, eksteraĵo aŭ karaktero de iu aŭ io; doni alian formon al iu aŭ io: barbo povas transformi homon ĝis nerekonebleco dek jaroj en Hindujo transformis lin morale kaj fizike transformi dezerton en kulturejon la fajro ne transformos vin en cindron LiZ Sin. aliigi, aliformi, aliformigi, metamorfozi, ŝanĝi.
2 ELEK ŝanĝi la tension aŭ kurenton en cirkvito de alterna kurento, ekz. per transformilo.
Sin. transigi 4.
transformo
1 transformado aŭ transformiĝo:transformo de planlingva projekto al vera lingvo kun propra kulturo GFi/TSc ekonomiaj transformoj JMl
2 MATE matematika operacio, speciale aplikata al funkcioj, vektoroj aŭ operatoroj: furiera transformo laplaca transformo
transformado
1 ago de iu, kiu transformas ion: transformado de la socio transformado de koordinatoj ELEK rilatumo de transformado kvociento de la tensio aŭ kurento ĉe la primaraj klemoj de transformilo per la tensio aŭ kurento ĉe ties sekundaraj klemoj
2 BIOL ŝanĝo de la genaro de ĉelo per enmeto de fremda peco de DNA en ties kromosom(ar)on. ➞ transdoni, transgena, manipuli, mutacio.
transformaĵo MATE la bildo de objekto per transformo.
transformiĝi alpreni alian formon: ĉio iom post iom transformiĝas en la mondo la tonoj de la diskantulo transformiĝis en najtingalojn Z la akcidento transformiĝis en katastrofon Sin. aliformiĝi.
transformiĝo ricevo de alia formo: transformiĝo de kelkaj konsonantoj en la greka ILa la transformiĝo de gvidanto de la proletoj en tiranon DBr Sin. aliformiĝo.
transformilo ELEK aparato kun du fiksitaj bobenoj, plej ofte sur komuna fera kerno, por ŝanĝi la tension de alterna kurento: laŭ la formo de la magneta kerno oni distingas kernotipajn, ringotipajn kaj ŝeltipajn transformilojn laŭ la aranĝo de la volvaĵoj oni distingas diferencialajn aŭ: kompensajn transformilojn kaj aŭtotransformilojn parto de la volvaĵo estas komuna al la primara kaj sekundara cirkvitoj Sin. transformatoro.
adapta transformilo TELE transformilo uzata por adapti impedancojn, kio limigas la difektojn en transsendo de signaloj.
instrumenta transformilo ELEK transformilo kombinita kun instrumento por mezuri altan tension aŭ egan kurentintenson.
transformismo BIOL scienca teorio, kiu celas klarigi la diferenciĝon de la specioj de vivuloj per transformiĝo de primitiva tipo, kiu dum jarmiloj evoluadis, adaptiĝante al la medio. ➞ evoluismo, mutaciismo; transformisto.
transformisto adepto de transformismo.
tuboforma havanta la formon de tubo: tubforma kanalo tubforma fungo
tulipforma havanta formon de tulipo: tulipforma jupo
unuforma
1 prezentanta nur unu formon: la stilo de nia gazeto devas esti modela, pura kaj unuforma Z multaj aliaj tagoj sekvis kun la sama unuforma peza doloro Z la muroj estis tute unuforme blankigitaj Z ĉiu strato estis same larĝa, kaj ĉiu havis tute unuformajn domojn SSz ➞ egala, nevaria, senŝanĝa, uniformo, unutona.
2 FIZI movo havanta konstantan rapidon: neakcelata korpo moviĝas unuforme
unuformeco eco de io unuforma: unuformeco de stilo Z
ventumiloforma prezentanta la formon de ventumilo: ventumilformaj palmoj Z avenuoj ventumilforme aranĝitaj ĉirkaŭ placo
ventroforma ŝvelforma aŭ konveksa: ronda ligna ventroforma ujo por vino, akvo barelo OE
vermoforma havanta la formon de vermo: ANAT vermoforma apendico
vostoforma havanta formon de vosto. ➞ kaŭda.