PIV · 8764
★kruc/o
★kruc/o
1 Θ Signo, formita de du perpendiklaj linioj, kiu en la antikvaj religioj estis la simbolo de la kvar finoj de la mondo, k kiu estis poste alprenita de la kristanoj, kiel ilia distinga signo: fari la signon de kruco Z.
2 Figuro aŭ korpo, konsistanta el du perpendiklaj pecoj: la viro kunligis du branĉojn, tiel ke ili formis krucon Z; glavtenilo en formo de kruco; la Ruĝa Kruco (internacia helpa organizo); 🔭 la Suda Kruco (aŭstrala konstelacio, Crux); krucplakaĵo.
3 ♜ Speco de T-forma pendumilo; fostego, sur kies supro estis fiksita transversa trabo, k de kiu oni lasis ĝismorte pendi kondamnitojn, alliginte aŭ alnajlinte sur ĝi la ekstremaĵojn de iliaj membroj: la kruco estis kutime aplikita de la Romanoj al la kondamnitoj, kiuj ne estis Romaj civitanoj; apud la kruco de Jesuo staris lia patrino N.
4 ✞ Konvencia reprodukto de tiu pendumilo, portanta ordinare la bildon de Jesuo, k uzata kiel kultobjekto ekde la 7a jc: porti la krucon en procesio; la preĝejturo estas kronita de giganta kruco; starigi krucon sur tombo. ☞ krucifikso.
5 Tiu sama objekto, rigardata kiel simbolo de la suferoj de Jesuo k de la kristana religio mem: kiu ne prenas sian krucon k sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi N; ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco N; la batalo inter la Kruco k la Lunarko (kristanismo k islamo).
6 (f) Turmento, torturo: la ortografio en la plimulto da lingvoj prezentas veran krucon por la lernanto Z.
7 ⛨ Nomo de diversaj figuroj pli-malpli krucoformaj: kruco de Sankta Andreo (X), de Sankta Antonio (T), de Malto (✠), de Loreno (☨) k.a..
8 Insigno en ordenoj kavalirismaj (Granda kruco de Malto) aŭ kreitaj de registaroj, por rekompenci servojn al la regno: la kruco de la Liberigo (Francia); la Ferkruco (Germania).
kruca
1 Prezentanta formon de kruco: kruca signo, entranĉo; kruca renkonto de du veturiloj (➞ prioritato); krucaj rimoj (laŭ la ordo: abab, cdcd ktp. ☞ kontinuaj, ringaj).
2 Rilata al kruco, ekz. de Jesuo.
kruce. En formo de kruco: kruce renkontiĝi.
kruci (tr)
1 Kunmeti du objektojn, formante el ili krucon: kruci la brakojn B; sidi, krucinte sub si la krurojn B; kruci la spadojn (en duelo); (analoge) kruci la pafadon (pafi laŭ linio, sekcanta la paflinion de alia pafanto); kruci la rimojn; (f) resti kun krucitaj brakoj (senfare).
2 (pp vojo aŭ vojiranto) Transverse sekci alian vojon: samnivele, traknivele, malsamnivele kruci (pri vojo, kiu sekcas alian vojon aŭ fervojon, sur la sama nivelo, aŭ per supera aŭ malsupera ponto).
3 ⚥ 🌾 Fari, ke du vivuloj, herede malsamaj, reproduktiĝu inter si: kruci araban ĉevalon kun angla ĉevalino.
krucado. Ago de iu, kiu krucas: la krucado de la vojo de alia veturilo estas malpermesata en jenaj okazoj […]; krucado de rasoj.
krucaĵo. Rezulto de la krucado: havi en sia birdokorto multajn krucaĵojn.
krucigi = kruci.
kruciĝi
1 Transverse sin renkonti, formante krucon: piedvojeto, kiu kruciĝis kun la landvojo Z; ŝiaj multfoje kruciĝantaj vojoj Z; via letero kruciĝis kun la mia (iris kontraŭe je la mia, en la sama momento); plej diversaj interesoj k pasioj, plej diversaj deziroj k celadoj volviĝadis k kruciĝadis en la miloj da kapoj Z.
2 Iĝi krucita per bredado: la hundrasoj tiel ofte kruciĝadis, ke multaj produktoj ne plu estas klaseblaj.
kruciĝo
1 Ago, per kiu objektoj renkontas sin laŭ krucaj direktoj: kruciĝo de du veturiloj; kruciĝo kun prioritata vojo.
2 ⚥ Seksa reproduktiĝo de du diversarasaj aŭ diversaspeciaj vivuloj: kruciĝado de rasoj Z.
3 ⛗ Loko, kie du vojoj renkontiĝas kruce: simpla, duobla kruciĝo.
kruciĝejo = kruciĝo 3.
Krucisto. Partopreninto de krucmilito.
★krucumi. Ekzekuti kondamniton, pendumante tiun sur kruco: ili krucumis lin k la krimulojn, unu dekstre k unu maldekstre N; vi serĉas Jesuon […] la krucumitan? N; la Krucumito (Jesuo).
krucumo, krucumado. Ago de tiu, kiu krucumas: la krucumado estis la plej kruela el la torturoj.
krucaranĝa. Prezentanta krucan aranĝon: 🍁 krucaranĝaj petaloj de brasikacoj.
dekrucigo. Ago, per kiu oni dekroĉis krucumiton disde la kruco: pentri la dekrucigon de Kristo.
interkruciĝo
1 ❤ (decussatio) krucoforma aranĝo de diversaj nervofaskoj.
fadenkruco ☐ Kruco el fadenoj, fiksita en mikroskopo, lorno ks, por difini la centron de la vidkampo.
hokokruco Σ Nazia svastiko (kun anguloj direktitaj dekstren).
krurkruce. En tia pozicio, ke la kruroj estas krucitaj: sidi krurkruce.
ogivokruciĝo. Sistemo de du aŭ tri interkruciĝantaj ogivoj, sur kiuj la gotikaj arkitektoj konstruis la volbon.
Rozkrucismo. Esotera doktrino k sekreta societo, aperinta ĉ. la 16a jc, emfazanta asketismon k sinkonon.
ŝpatkruco ⚓ La du branĉoj de ankro, kiuj finiĝas per la ŝpatoj.
trefkruciĝo ⛗ Kruciĝo en formo de duobla 8 sur aŭtovojo.
turnkruco ⛗ Movebla kruco, fiksita horizontale sur pivoto, k metita en pasejo, por enlasi personojn nur po unu.
vojkruciĝo. Loko, kie vojoj kruciĝas.