PIV 2026 · Artikolo 8763

krozoforo

Litero K

krozoforo BOTA herbo aŭ tufarbusto, kun simplaj, alternaj, ovalaj ĝis diamantaj, harkovritaj folioj; hejma en la mediteranea regiono kaj de tropika Afriko ĝis Tajlando. genro Chrozophora ➞ eŭforbiaco.
tinktura krozoforo speco de krozoforo, mediteranea, kies semoj estas uzataj en la preparo de lakmuso, por kolorigi likvorojn, vinon, fromaĝon k.a. specio Chrozophora tinctoria