PIV 2026 · Artikolo 8762

★krozi

Litero K★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. krozad/o
  2. krozil/o
  3. krozist/o
★ krozi ntr
1 MARN navigi tien kaj reen en iu regiono por kontroli kaj observi la navigadon, protekti komercajn ŝipojn dum milito, aŭ simple por plezuro, celante nenian difinitan havenon: la angla floto krozadis najbare de Tulono (figurasence) ideoj krozis en lia kapo ➞ blokado, boardi.
2 KOMP navigi de unu retpaĝo al alia: krozi sur Interreto MD
krozado agado de iu, kiu krozas.
krozilo KOMP retumilo: la aparateto ebligas retumi kiam ajn kaj kie ajn per la makintoŝa krozilo Safari PPe
krozisto = (prefere) krozoŝipo.