PIV 2020 · 13402
★ret/o
① ★ret/o
1 Teksaĵo el ŝnuroj, fadenoj ks, interplektitaj kun grandaj interspacoj: la pilko trafis en la reton (ĉe teniso); pluvombreloj k ĉapeloj balanciĝadis en la reto supre ĉe la plafono de la kaleŝo Z; sako el reto. ☞ maŝaro.
2 Tia teksaĵo de diversaj formoj k de pli-malpli grandaj dimensioj, uzata por kapti bestojn: reto por papilioj; mi ĵetos sur ilin mian reton, kiel birdojn de la ĉielo mi tiros ilin malsupren X; mi sternos mian reton kontraŭ li X; (f) la ludo de l’ aktoroj estu reto, por kapti konsciencon de la reĝo! Z; la trompistoj elteksis reton ĉirkaŭ via kapo Z; tiuj kelkaj scienculoj, kiuj lasis sin entiri en reton Z; virina rideto pli kaptas ol reto Z; kontraŭ iliaj ruzaj retoj ni avertas Z.
3 Tia teksaĵo de grandaj dimensioj, uzata por kapti fiŝojn: la reto estis apenaŭ ĵetita en la akvon, oni jam tiradis plenajn ĉarojn da haringoj! Z; li vidis du fratojn en la ŝipeto, riparantajn siajn retojn N; la tinusoj rompis la retojn.
4 Aranĝo de interkruciĝantaj linioj kun interspacoj, iel simila al tia teksaĵo: reto de vejnoj; reto de atomoj en kristalo; streĉi super la unuaj tranĉeoj ŝtalan reton da pafaĵoj; (f) reto da intrigoj B; la reto de la interimplikitaj interesoj. ➞ retostomako.
5 Sistemo de konektoj aŭ komunikiloj: fervoja, ŝosea, kanala, telefona, komputila reto; reto de akvoduktoj.
6 Aro da personoj, kiuj interligiĝas por komuna agado: la societoj esperantistaj formas unu vastan reton, kiu etendiĝas super ĉiuj landoj Z; tiu aŭtomobila firmo disponas reton da agentoj en la tuta lando; reto da spionoj, da rezistantoj.
enĉela reto, endoplasma reto ⚥ (pp eŭkariotaj ĉeloj) Sistemo de membranoj, formanta saketojn k tubetojn, kiu rolas en la produktado de novaj membranoj (i.a. por fari vakuolojn) k sintezo de makromolekuloj: enĉela reto glata (sen ribosomoj), malglata (kun surmembranaj ribosomoj).
retaĵo
1 Laboraĵo el reto: seĝo kun kana, pajla retaĵo.
2 Filigrano.
enretiĝi. Kaptiĝi en reto: (f) vi enretiĝis per la vortoj de via buŝo X.
Interreto 💻 Tutmonda komputila reto: nova apliko de Interreto.
bazarreto. Sako el reto, por porti paketojn.
dratreto. Reto el dratoj: dratreta ŝirmilo antaŭ fajrujo.
flamreto. Aĵo por bone teni tro malgrandan kaserolon super la flamo de gasforno.
ĵetreto. Fiŝkapta reto konusforma, kun plumbaĵoj, kiun oni mane ĵetas.
harreto. Fajna reto, uzata precipe de virinoj por kunteni la harojn.
nutroreto ☼ Nutroĉeno.
skrapreto. Trolo ①.
telefonreto. Tuto de la telefonaj lineoj en unu urbo, regiono, aŭ apartenantaj al unu societo.
tinusreto. Speciala reto, por la kaptado de tinusoj.
trenreto. Sejno.