← Reen al F

PIV · 4513

★filtr/i

filtr/i (tr)
Pasigi tra penetrebla tavolo likvon, por ĝin purigi k eligi la restantajn solidajn pulvorecajn partojn, feĉojn ktp: filtri okulakvon Z; saĝu, filtru vinon, k la esperon longan tondu kurta K; filtri buljonon. kribri.
📷 Traigi lumon tra plato por haltigi parton de la kolorradioj.
filtra. Rilata al filtrado: filtra eco de ŝtofo; filtra procedo.
filtrado. Ago de filtranto.
filtraĵo. Likvo, ricevita per filtrado. Rim. La substanco restanta sur la filtrilo estas nomata restaĵosolido.
filtriĝi
Klariĝi aŭ puriĝi per filtrado: la precipitaĵo malfacile filtriĝas. traflueti, traguti.
(f) Diseriĝe trairi kvazaŭ tra filtrilo: lumo filtriĝas tra kurtenoj de fenestro; flustra interparolado filtriĝis tra la fermita pordo; la informo filtriĝis en la gazetaron.
filtrilo
Ĉio, kio servas por filtri likvon: filtrilo el papero, stamino, sablo; Pasteŭra filtrilo; filtrilo por la kafo.
📷 Plato, servanta por filtri lumon: flava filtrilo; korekta filtrilo.
Kvarpoluso, ofte konsistanta el bobenoj k kondensiloj k uzata por ebligi aŭ malebligi la pason de difinitaj frekvencoj: interfrekvenca filtrilo; altopasa, malaltopasa filtrilo; kvarca, ceramika filtrilo.
(pp topologia spaco) Certa familio de subaroj, kiu anstataŭas reton: en kompakta spaco ĉiu ultrafiltrilo konverĝas. vico, reto.
filtrodisko. Ronda filtra papero.
elfiltri. Elimini per filtrado.
enfiltriĝi. Eniĝi kvazaŭ tra filtrilo.
bendfiltrilo Filtrilo, ebliganta la pason de kurentoj, kies frekvencoj troviĝas en difinita zono aŭ bendo.
pasfiltrilo = bendfiltrilo.
suĉfiltri. Filtri per speciala filtrilo, sub kiu oni povas subsuĉi la aeron, tiamaniere rapidigante la filtradon.