← Reen al P

PIV · 12628

★poŝt/o

poŝt/o
Ĉiu el serio de postiljonoj aŭ veturiloj, laŭregule irantaj de unu stacio al la sekvanta laŭ organizita linio por transporti leterojn, paketojn aŭ vojaĝantojn: la poŝto haltis kun la fremdaj gastoj antaŭ la arba pordego Z; oni alportis al mi el la poŝto leteron Z; ĉevaloj por poŝto; (f) hodiaŭ matene li per ekstra poŝto forveturis al la diablo Z (estis ekzekutita). kuriero.
Publika, ordinare ŝtata institucio, por la rapida transportado de leteroj, gazetoj k malgrandaj paketoj: ĉi tie la poŝto ne akceptas doganpagajn paketojn; la poŝto strikas; respondi per revenanta poŝto.  poŝtkarto, poŝtkesto, poŝtkodo, poŝtmarko, poŝtoficejo, poŝtrepage, poŝtrestante, poŝtunuiĝo.
Ĉiu el la distribuoj de leteroj: la poŝto venis Z.
poŝta. Rilata al poŝto:
la granda poŝta kaleŝo Z; alveninte sur ian poŝtan stacion malfrue en la vespero, mi ordonis kiel eble plej rapide almeti la ĉevalojn G; poŝte veturi (tre rapide);
poŝta ŝipo Z; poŝta trajno; poŝta internacia konvencio.
poŝti (tr) Enpoŝtigi: mi nepre volas poŝti mian leteron, antaŭ ol io intervenos K.
poŝtaĵo. Tio, kio estas sendita per poŝto.
poŝtestro
Ĉefo de poŝta stacio.
Ĉefo de poŝtoficejo.
poŝtisto. Oficisto de la poŝto. leterportisto.
enpoŝtigi. Transdoni al la poŝto: enpoŝtigi leteron.
aerpoŝte. Surskribo sur letero, por ke ĝi estu transportata per aviadilo, ordinare kontraŭ krompago.
paperpoŝto. Poŝto 2, kontraste kun retpoŝto: paperpoŝta adreso.
retpoŝto 💻 Sistemo por transsendi mesaĝojn inter uzantoj de komputila reto: retpoŝtilo; enkursigi retpoŝton.  retadreso, retmesaĝo.
voĉpoŝto Sistemo, per kiu alvokanto povas registri mesaĝojn por aliaj uzantoj de telefonreto.