PIV 2020 · 11207
★ofic/o
★ofic/o. Okupo, profesio, konsistanta en plenumo de publika aŭ privata servado: ofico de kasisto, kontisto, poŝtisto, urbestro, ministro; havi la oficon de rabeno Z; plenumadi la oficon de distranĉisto Z; vi sur min metis la oficon virgan, la sanktan fajron ĉiam subtenadi Z; havi la oficon kontroli la ĉekojn; havi oficon en regna banko B; tio cetere ne estis grasa ofico Z; granda ofico, grandaj zorgoj Z; antaŭ ĉio zorgu oficon, plezuro atendos sian vicon Z; ✞ la Sankta Ofico (Inkvizicia Hispania tribunalo, 1478−1834; moderna nomo de la Inkvizicio, 1908−1965). ☞ fako, funkcio, metio, profesio, rolo.
ofica. Rilata al ofico: la oficaj devoj; ofica uniformo.
ofici (ntr) Plenumi oficon: li oficas en la kontoro ĝis la kvina vespere.
oficeco. Eco de oficisto: figuro, de la kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco Z.
★oficejo. Loko, kie oni plenumas oficon: la juĝisto […] en la oficejoj tenas hundojn Z; informa oficejo por instruistoj Z; oficejo de la civila stato; poŝtoficejo.
★oficisto. Homo, kiu profesie plenumas oficon: banka, komerca, publika, regna, ŝtata, urba, dogana, polica oficisto (aŭ policoficisto. Vd polico). ☞ funkciulo.
oficistaro. La tuto de la oficistoj de firmo, establo ks.
enoficiĝi. Ekokupi oficon.
senofica. Ne plu havanta oficon, vivtenan laboron.
dungoficejo. Oficejo, kie dungotoj enskribiĝas k la dungontoj elektas: privata, ŝtata dungoficejo.
poŝtoficejo. Domo, ĉambro, en kiu oni povas plenumi la diversajn poŝtajn operaciojn: la poŝtoficejoj estas fermitaj sabate posttagmeze en ĉi tiu lando.
vetoficejo. Ŝtata oficejo, kiu en kelkaj landoj anstataŭas la vetperistojn.