← Reen al F

PIV · 4900

funkci¹o

funkci1o
(de iu) Aparta fako, ofico, organizita por plenumi difinitan servon; kampo de agado, en kiu oni plenumas difinitan servon: la publikaj funkcioj; la funkcio de administranto, redaktoro; la kasisto rezignis sian funkcion.
(de io) Aparta servo de organo, maŝino kc, konforma al ĝia destino: la funkcio de la stomako estas digesti; E. bonege plenumadis jam en la praktiko ĉiujn funkciojn, kiujn ni povas postuli de lingvo internacia Z; Λ la diversaj funkcioj de vorto en la frazo (subjekto, predikato, komplemento).
Matematika rilato inter du aroj A k B tia, ke ĉiu a en la argumentaro A apartenas al precize unu paro (a, b) de la rilato: funkcio kun (aŭ: de) tri variabloj (kies argumentaro konsistas el triopo 2); analitika, harmonia funkcio. Rim. La termino estas samsignifa kun bildigo; tiu ĉi estas uzata, kiam oni volas emfazi la geometriajn aŭ algebrajn ecojn de la funkcio.
💻 En komputila programo, proceduro, kiu liveras rezulton: liveraĵo de funkcio; en funkciema programado oni evitas atribuadon k uzas purajn funkciojn, sen kromefikoj.
a) Karakteriza eco de substanco, kaŭzata de la ĉeesto de specifa atomo, de grupo de atomoj (ekz. aminogrupo) aŭ de la aranĝo de atomoj (ekz. duobla ligo inter karbonoj). b) Tiu atomo, grupo, aŭ aranĝo, kiu kaŭzas tian econ: funkcia grupo.
analitika funkcio Vd analitika.
apoga funkcio (pp aro en vektora spaco) La funkcio, kiu al ĉiu lineara funkcio asocias ties supremon sur la aro.
arkea funkcio Funkcio tia, ke ĉiuj ĝiaj subnivelaj aroj estas subkompaktaj.
harmonia funkcio Vd harmonia.
indika funkcio (pp aro) La funkcio, kiu valoras 0 en la aro k +∞ ekster ĝi.
karakteriza funkcio (pp aro) La funkcio, kiu alprenas la valoron 1 en la aro k 0 ekster ĝi.
korelacia funkcio (pp du fizikaj grandoj aŭ kvantumaj operatoroj dependantaj de loko k tempo) La ekspekto de ilia produto je termodinamika ensemblo.
memkorelacia funkcio La korelacia funkcio de fizika grando kun si mem: la memkorelacia funkcio de la rapido de molekulo en likvo karakterizas la dinamikon de tiu likvo.
regresa funkcio Vd regresi.
regula funkcio Vd regula 2b.
ekskluziva -funkcio. Bulea funkcio, kies rezulto estas 1, se nepara nombro de la argumentoj estas 1. Sin. disaŭo.  kombinilo.
kaj-funkcio 💻 Bulea funkcio, kies rezulto estas 1, se ĉiu el la argumentoj estas 1. konjunkcio.  kombinilo.
ne-funkcio 💻 Bulea funkcio de unu argumento, kies rezulto estas 1, se la argumentoj estas 0. negacio.  kombinilo.
ne-kaj-funkcio 💻 Bulea funkcio, kies rezulto estas 1, se iu el la argumentoj estas 0.  kombinilo.
-funkcio, inkluziva -funkcio 💻 Bulea funkcio, kies rezulto estas 1, se iu el la argumentoj estas 1. Sin. kajaŭo. disjunkcio.  kombinilo.
ekskluziva ne-aŭ-funkcio 💻 Bulea funkcio, kies rezulto estas 1, se para nombro de la argumentoj estas 1. Sin. ne-disaŭo. ekvivalento.  kombinilo.
ne-aŭ-funkcio, inkluziva ne-aŭ-funkcio 💻 Bulea funkcio, kies rezulto estas 1, se ĉiu el la argumentoj estas 0. Sin. ne-kajaŭo.  kombinilo.
funkcii (ntr)
(iu) Agi plenumante oficon, difinitan daŭran komisiitan servon: funkcii kiel urbestro, sekretario, agento.
(io) Plenumi la propran difinitan taskon, pp organo, maŝino k ĝenerale ĉia ilo aŭ organizo: la koro, la kruroj, la maŝino neregule funkcias; la seruro ne plu funkcias; la entrepreno, fabriko, societo, estraro, kurso, kunveno funkcias ankoraŭ; la teatroj ne funkcios hodiaŭ.
funkcia. Rilata al la funkcio: funkcia malordiĝo; la funkciaj grupoj de molekulo.
funkcie 💡: funkcie de temperaturo (aŭ: funkcie temperaturon).
funkciado. Ago de tiu aŭ tio, kiu konstante funkcias; agado celanta plenumi difinitan servon: la funkciado de horloĝo; la funkciado de la kurso ĉesas dum somero; la banko ĉesigis sian funkciadon; la diverslingveco tre ĝenas la funkciadon de internaciaj kongresoj; la komisiono postulas la malfunkciadon de ĉiuj armilfabrikoj.
funkciigi. Ebligi funkciadon.
funkciulo. Homo, komisiita plenumi daŭran difinitan oficon: ŝtata aŭ privata funkciulo; funkciulo de E.-grupo.
ekfunkcii. Komenci funkcii (pp motoro ks).
ekfunkciigi. Fari, ke io (motoro, aŭto ktp) komencu funkcii.
hiperfunkcio Ĝeneraligita funkcio de certa speco, pli ĝenerala ol distribucio: la teorio pri hiperfunkcioj kun unu variablo estas ege intuicia.
misfunkcii. Malbone, nenormale funkcii: misfunkciado de organo.
hakfunkcio. Vd haki.
ondofunkcio Funkcio de loko(j) k tempo reprezentanta kvantumstaton.
ŝtupofunkcio Lineara kombinaĵo de karakterizaj funkcioj.