PIV 2026 · Artikolo 3247

disjunkcio

Litero D

disjunkcio MATE la logika operacio, kiu al du asertoj A kaj B asignas la aserton, ke almenaŭ unu el ili validas; tiun aserton oni skribas A ∨ B (elparolo: «A aŭ B»). ➞ ekvivalento, implico, konjunkcio, negacio.