← Reen al E

PIV 2020 · 3673

ekvivalent/o

ekvivalent/o Z
💡 Egalvaloro aŭ egala amplekso: mekanika ekvivalento de la varmo.
Kvanto de simpla substanco, kiu povas en kombinaĵo anstataŭi alian substancon, produktante saman efikon aŭ ludante saman rolon: kemia ekvivalento.
Λ Tia subst-a epiteto, kiu havas ĝuste la saman amplekson, kiel la antaŭa subst.; ekz. en patriotismo aŭ servado al la patrujo Z k nitrogeno aŭ azoto, la vortoj servado k azoto estas ekvivalentoj de patriotismo k nitrogeno.
La logika operacio, kiu al du asertoj A k B asignas la aserton, ke B validas se A validas k reciproke; tiun aserton oni skribas A B. disjunkcio, implico, konjunkcio, negacio.
ekvivalenta. Egalvalora.
ekvivalentaj (pp du asertoj) Implicantaj unu la alian.
ekvivalenti (tr) Egalvalori: la mekanika efiko de unu kalorio ekvivalentas 4,1855 ĵulojn.
ekvivalenteco. Eco de io ekvivalenta: principo de ekvivalenteco (laŭ kiu gravita maso k inercia maso estas egalaj).