← Reen al K

PIV · 8284

★konjunkci/o

konjunkci/o
Λ Nevaria vortospeco, uzata por kunligi du aŭ plurajn frazelementojn de sama funkcio (ekz.: kaj, aŭ, nek, sed ks).
subordiga konjunkcio = subjunkcio. parolelemento.
🔭 Pozicio de du ĉielkorpoj, kiuj alproksimiĝis (ŝajne en projekcio) unu al la alia.
La logika operacio, kiu al du asertoj A k B asignas la aserton, ke ambaŭ validas; tiun aserton oni skribas A & BAB. disjunkcio, ekvivalento, implico, negacio, vertabelo.
konjunkcii (ntr) 🔭 Esti en konjunkcio. opozicii.