PIV 2020 · 6458
implic/i
implic/i (tr) Logike enteni, enhavi en si ion ne formale esprimatan: la ideo de ordo implicas la ideon de ordiganta inteligento; tiuj kromaj ecoj ne estas esencaj por la difino, sed ili estas implicitaj en ĝi; multaj ĉiutagaj lingvaj faktoj implicas malfacilajn problemojn; implicita kondiĉo, senco; tio implic(it)e rezultas el la regulo.
implica ∆
1 (pp difino) Difinanta la nocion nur malrekte, per ecoj esprimitaj en la difino.
2 (pp funkcio) Difinanta la funkcion nur per ekvacio, kiun devas plenumi ĝiaj valoroj. ➞ eksplicita.
implico ∆ La logika operacio, kiu al du asertoj A k B asignas la aserton, ke B validas se A validas; tiun aserton oni skribas A. B aŭ A ⊃ B. ☞ disjunkcio, ekvivalento, konjunkcio, negacio.
implicita
1 Implice esprimita.
2 💻 Rilata al valoro supozata, se alia valoro ne estas specifita: implicita valoro de parametro; implicitaĵo; implicite, la eligaĵo iras al la ekrano.