PIV · 4705
formul¹o
formul1o
1 💡 Resuma simbola skribformo, esprimanta rezulton de algebra kalkulo, scienca leĝo aŭ fakto ks: Ⓚ la formulo de akvo estas H2O; formulo resuma (montranta nur la nombron de la atomoj de molekulo), struktura (montranta la aranĝiĝon de la atomoj de molekulo); ☐ la formulo de gravita akcelo; 🍁 la flora formulo de pizo estas K5 C5 A10 G1 (kaliko el kvin sepaloj, korolo el kvin petaloj, androceo el 10 stamenoj, gineceo el unu karpelo). ☞ diagramo.
2 Preciza dirformo, fiksita de la leĝo aŭ kutimo: formulo de naskiĝa akto, de petskribo; formulo de juro B, de ĝentileco.
3 Preciza, mallonga dirformo: prezenti proponon en taŭga formulo; la diplomatoj serĉas formulon, kiu ofendus neniun.
formuli (tr)
1 💡 Esprimi per formuloj: formuli la konsiston de aero, sociologian leĝon.
2 Mallonge, precize vortigi ion: formuli demandon, deziron Z, sian opinion; io ankoraŭ ne precize formulita sed de ĉiuj bone sentata Z. ☞ difini, redakti, vortigi.
formulado. Ago formuli.
formularo
1 Kolekto da formuloj: farmacia formularo; formularo de notarioj.
2 Presita unu- aŭ plur-paĝa dokumento, kiun la interesato devas mem plenigi, respondante al la demandoj tie formulitaj: kelkaj ŝranketoj por konservado de formularoj Z; la diversaj pozicioj en la formularoj estas komparataj Z. ☞ aliĝilo, mendilo.
parformulo Λ Frazeologiaĵo, konsistanta en vortoj samaj, similsencaj k/aŭ similformaj (ekz. ree k ree, pli-malpli, nuda k kruda, pri vetero k cetero…).