PIV 2020 · 4706
★forn/o
★forn/o. Ĉiaspeca, masonita aŭ metala, fajrujo aŭ elektra varmigilo, uzata por la hejmaj aŭ industriaj bezonoj: malsupre en la malgranda forno ĉiuj karboj elbrulis Z; tuj post la hejto la forno estis varmega Z; forno de centra hejtado, de kaldronego; ne el unu forno li manĝis jam panon Z (➞ frotita); vivi inter forno hejtita k tablo kovrita Z (➞ glate); fanda forno Z; elektra forno; mikroonda forno; oni ligis tiajn virojn k oni ĵetis ilin en la ardantan fornon X. ☞ fornelo, stovo.
forna. Rilata al forno: forna fero Z (fajrostango).
fornego
1 Tre granda forno.
2 Altforno: fornega aperturo (la supra malfermaĵo).
fornejo. Loko en domo, kie estas la bakforno.
forneto. Malgranda forno: forneto de pipo.
fornosida. Tiel timanta malvarmon, ke li restas ĉiam ĉe la forno: sekiĝintaj fornosidistoj Z. ☞ frostema.
altforno. Granda, iom konusa forno, en kiu fero estas fabrike farata el ercoj.
bakforno. Forno aŭ ties parto, uzata por baki.
fandforno. Ŝakta forno, uzata en fandejoj, k konsistanta el mantelo de ŝtallado kun interna tego de ŝamotbrikoj.
forĝoforno. Forno de forĝejo.
kalkforno. Forno, en kiu oni pritraktas la kalkŝtonojn, por ricevi kalkon.
minforno. Parto de la mintruo, en kiun oni metas la eksplodŝargon.