← Reen al F

PIV 2020 · 4851

★frot/i

frot/i (tr) Tuŝadi (korpon), premŝovante alian korpon tien k reen sur ties supraĵo: froti pargeton per vakso B; ŝi frotis Elizon per suko de juglando Z; li pro ĝojo frotis al si la manojn Z; la feran poton oni frotlavis k boligis Z; incensaĵo bone frotmiksita X; vazoj spegulsimile frotpurigitaj Z; falante, li ricevis frotvundon. grati, poluri, skrapi, ŝmiri, viŝi.
froto
Movo de frotanto.
Rezisto de du korpoj, kiujn oni ŝovas unu sur la alia: dinamika, statika froto; glitfroto, rulfroto; pivota froto; interna froto; frotelektro; frotkoeficiento.
frotado
Agado de frotanto.
Masaĝomaniero, konsistanta el ir-reira movo de la mano kun sufiĉa premo, por ke la tegumentoj estu ŝovataj.
frotadi. Fari tian masaĝon.
frotaĵo
Maldika, travida tavolo de farbo, parte surmetita sur alian.
Sternaĵo de organisma likvo sur muntovitro, por mikroskopa ekzameno.
froteti. Tre supraĵe k delikate froti. tanĝi.
frotiĝi. Iĝi aŭ esti frotata.
frotilo
Ĉia ilo, servanta por purigi.
Peco frotanta sur alia.
Broso 2.
frotisto. Laboristo, kiu frotas pargetojn.
frotita (f) Multesperta: frotita k polurita Z.
defroti
Supraĵe frotdifekti: defroti la haŭton; ricevi defrotaĵon.
Forigi per frotado: la surskribo sur la tomba ŝtono preskaŭ tute defrotiĝis Z.
disfroti. Pisti, pulvorigi per frotado: (f) mi disfrotos lin al polvo! Z.
elfroti. Purigi, eligante la malpuraĵojn per frotado: ŝi elfrotis la kaldronon per la serpentoj, kiujn ŝi kunligis en unu tuberon Z.
enfroti. Enigi per frotado: enfroti tabakon en la nazon Z, ŝmiraĵon en la piedon Z.
interfrotiĝi. Froti unu la alian.
preterfroti. Maldelikate tuŝi preterpasante.