PIV · 4852
★fru/e
★fru/e
1 Antaŭ iu difinita aŭ kutima tempopunkto: la trajno alvenis tro frue; ju pli frue, des pli certe Z; la horloĝo iras tro frue Z; ne pli frue ol matene li venis hejmen Z; la kara afero, kiu pli aŭ malpli frue venkos Z; saluton al via tombo, tro frue mortinta amiko! Z; kiu venas plej frue, sidas plej ĝue Z; plej frue je la sesa!. ☞ antaŭtempa.
2 Tuj ĉe la komenco de difinita tempospaco (mateno, tago, jaro, vivo ks): frue matene X; kiu frue leviĝas, facile riĉiĝas Z; frue leviĝu k frue edziĝu Z; li foriris frue en la tago; ŝi mortis frue (ankoraŭ juna).
frua. Okazanta, estanta frue:
1 Frua morto; fruaj fruktoj; frua printempo, aŭtuno;
2 en la frua mateno; en lia frua junaĝo; la frua Renesanco.
frui (ntr)
1 Okazi, alveni frue: fruas la printempo, la legomoj.
2 (pp horloĝo) Montri ankoraŭ ne forpasintan horon.
fruaĵoj. Vegetaj produktoj, maturiĝantaj antaŭ la kutima tempo, aŭ alportitaj de alia pli suda regiono antaŭ tiu tempo.
frueco. Eco de io frua: la frueco de lia inteligento estis mirinda.
fruigi. Fari, ke iu aŭ io estu frua: fruigi la maturecon de fruktoj per artefarita prilumado; fruigi sian poŝhorloĝon.
★malfrue
1 Post iu difinita aŭ kutima tempopunkto: li ĉiam alvenas malfrue ĉe la rendevuoj; tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino X; pli bone malfrue ol neniam Z; kiu komencas tro frue, finas malfrue Z; la horloĝo iras tro malfrue Z. ➞ dento, ideo, kato, momento, mustardo.
2 Plej proksime de la fino de difinita tempospaco: estas jam malfrue en la tago; malfrue vespere Z; ili maturiĝas malfrue en Septembro.
malfrua. Okazanta, estanta malfrue:
1 malfruaj piroj (kiuj maturiĝas post la ceteraj); mi donos al via lando pluvon ĝiatempe, fruan k malfruan X; por malfrua gasto restas nur osto Z; de edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas X; kion nun helpas tro malfruaj plendoj? Z;
2 la malfrua Mezepoko (la 15a jc); li paŝadis tien k reen ĝis malfrua nokto Z.
malfrui
1 Okazi, alveni malfrue: akurata homo neniam malfruas B.
2 (pp horloĝo) Montri jam forpasintan tempon: la horloĝo malfruas kvin minutojn B.
malfruo. Tempo pasinta inter la momento, kiam io devus antaŭvidite okazi, k la momento, kiam ĝi efektive okazis: lia malfruo atingas 7 minutojn; la trajno havas negravan malfruon.
malfrueco. Eco de io malfrua: la malfrueco de la rikoltoj, de lia adoleskiĝo.
malfruigi
1 Fari, ke io aŭ iu estu malfrua: la malbona vetero malfruigis la rikoltojn; tiu akcidento malfruigis nian alvenon.
malfruiĝi
1 Lasi sin esti malfrue: malfruiĝi al la tagmanĝo Z; en aŭtuno ĉiuj hirundoj flugas al la varmaj landoj k se iu el ili malfruiĝas […] Z. ☞ limaki, malrapidi.
2 (senpersone) Esti malfrue: jam malfruiĝis.
3 Esti trafita de intelekta malfruiĝo: lernoklasoj por malfruiĝintaj.
malfruiĝo
1 Stato de io, kio okazas, aŭ de iu, kiu agas nur post la ĝusta tempo: ĉiu malfruiĝo ĉe la pagado ĉesigos la liveradon.
2 La fakto, ke io funkcias ne laŭ la normala rapideco, sed malpli rapide: mia poŝhorloĝo montras malfruiĝon; sparkmalfruiĝo.
3 Komuna termino por la intelekta debileco, imbecileco k idioteco.
plifruigi. Fari, ke io okazu pli frue: plifruigi ies morton Z.
trofrui. Okazi, alveni tro frue.