PIV · 2976
★dent/o
★dent/o
1 ❤ Elstara eta organo el osteca substanco (dentino), tegita de emajlo ĉe la krono, troviĝanta en makzelo de homo k servanta por mordi k maĉi la nutraĵon: infano ricevas Z, kreskigas dentojn; premi inter la dentoj Z; ŝiaj dentoj perle brilis; putra X, karia dento; nuksoj venis, kiam dentoj elfalis Z; eltiri denton; baznudigita, hokradika dento; falsa, artefarita dento; se li elbatos denton de sklavo […] X. ➞ dentobroso, dentopasto, dentotirilo, dentopuŝi, agaci, plombi, tartro.
2 ♉ Analoga organo ĉe la aliaj vertebruloj: la dentoj de leono estas akraj Z; vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton Z; dentoj de ezoko; (f) la dento de l’ tempo; kiam la kokinoj ricevos dentojn (neniam). ☞ dentego.
3 Elstara pinto aŭ tranĉaĵo ĉe la rando aŭ supraĵo de io: akcipitro noktas sur dento de roko X; dentoj de kombilo, rado, forko, segilo, muro, poŝtmarko.
4 🍁 Pintforma parto de iuj organoj: dentoj de la rando de folio.
dentoj. Homaj dentoj, rigardataj kiel esprimilo de sentoj: kunpremi la dentojn Z (obstineco); montradi la dentojn Z (minaco); grincigi la dentojn Z (sufero aŭ kolerego); tie estos la plorado k la grincado de dentoj N (Ŝeolo); batali per ungoj k dentoj; armita ĝis la dentoj; li havas dentojn ne por parado Z (li scias sin defendi); murmuri tra la dentoj Z; kio el la dentoj elsaltas, en la lipoj ne haltas Z (ne tro babilu!); liaj dentoj klakas (de malvarmo, de timo).
denta
1 Rilata al dento: denta absceso, alveolo, eburo, emajlo, kavo, krono, medolo, nervo; Λ denta konsonanto (Vd dentalo); denta medicino (scienco pri kuracado, riparado aŭ anstataŭigo de dentoj).
2 Havanta dentojn: denta rado Z; 🍁 denta folio (kun rando denta); duoble denta folio (kies rando havas dentojn, kiuj mem estas dentohavaj).
denti (tr) Provizi per dentoj: denti segilon, dentita rado, falbalo.
dentaĵo
1 Parto dentita de objekto: dentaĵo de poŝtmarko.
2 Ⓣ Mekanismo funkcianta per kunigo de la dentoj de du aŭ pluraj dentradoj: ligna, ŝtala dentaĵo; dentaĵo de horloĝo, de kriko.
dentaro. Tuto de la dentoj de persono aŭ de dentohava objekto: sana, mankohava dentaro; falsa dentaro; dentaro de poŝtmarko.
dentego. Longa dento elstaranta el la buŝo de iuj bestoj: dentegoj de apro, elefanto, rosmaro, narvalo.
denteto. Malgranda dento.
dentino ❤ (dentinum) Malmola substanco k histo de la dentoj de vertebruloj (samkonsista kiel eburo), tegita de ĉemento sur la radikoj k de emajlo 3 (nur ĉe la mamuloj) aŭ de vitrodentino sur la denta krono.
dentingo = denta alveolo.
dentisto. Kuracisto pri dentoj.
dentizi Ⓣ Provizi (radon ks) per dentoj.
dentizilo. Maŝino por dentizi metalpecojn.
dentumo. Karakterizaĵo de la dentaro de poŝtmarko, t.e. nombro de dentoj en 2 cm: dentumo 12.
dentumita ⛨ Provizita per malgrandaj triangulaj dentoj ĉe la rando(j).
dentobreĉa. Suferinta elfalon de unu aŭ pluraj el la frontaj dentoj.
dentvica. Prezentanta vicon de dentformaj elstaraĵoj: dentvica koka kresto Z; dentvicaj frontonoj de kastelo Z.
endentigi. Meti en kontakton la dentojn de du aŭ pluraj radoj.
sendenta. Ne havanta, aŭ ne plu havanta dentojn.
sendentuloj ♉ (ark.) Grupo de mamuloj sendentaj aŭ kun dentaro homogena k senemajla, kiu ampleksas la ksenartrojn, la manisulojn k tubetodentulojn.
hundodento. Komunuza nomo de la hundodenta eritronio k de pluraj sp-oj de cinodonto.
kojnodento. Kanino.
labirintodentuloj 💀 Subklaso (Labyrinthodontia) de fosiliaj amfibioj kun forta, ostkirasa kranio, kiuj vivis de devonio ĝis triaso. Sin. stegocefaloj.
laktodento. Ĉiu nedefinitiva dento de infano.
mueldento Z. Molaro.
murdento 🏠 Ortangula bloko de masonitaj ŝtonoj inter du kreneloj.
okuldento. Supra kanino.
saĝodento. Ĉiu el la kvar lastaj molaroj de homo, plej malfrue kreskantaj.
simetridentuloj 💀 Ordo (Symmetrodonta) de malgrandaj fosiliaj mamuloj el la subklaso de terioj.
tranĉodento. Incizivo.
tridento. Forko, kun tri dentoj, i.a. emblemo de Neptuno.
trikonusdentuloj 💀 Ordo (Triconodonta) de mezozoikaj praterioj.
tubetodentuloj ♉ Ordo (Tubulidentata) de mamuloj kun dentoj kvazaŭ kunmetitaj el tubetoj; nur unu g., orikteropodo.
vangodentoj Z. La molaroj k antaŭmolaroj.
vitrodentino ♉ Vitrobrila, malmola substanco, kiu tegas la dentinon de la denta krono de la nemamulaj vertebruloj.