PIV 2026 · Artikolo 2977
dentalo
dentaloLING konsonanto produktata per alproksimigo de la langa pinto al la supraj dentoj (pura dentalo) aŭ al la supraj dentaj alveoloj (alveola dentalo), en Esperanto la sono de la literoj t, d, s, z, c, r, l kaj n. Sin. dentosono.