PIV · 8329
★konsonant/o
★konsonant/o Λ
1 Fonemo nesilabiga, ekz. en E. /c/, /r/, /ŝ/, /ŭ/…). ☞ kontoido.
2 Grafemo, reprezentanta konsonanton 1, ekz. c, r, ŝ, ŭ.
duobla konsonanto. Sinsekvo de du samaj konsonantoj: en E. troviĝas duoblaj konsonantoj nur en kunmetitaj vortoj (ekz.: huffero, ellerni), k en kelkaj specifaj nomoj (ekz.: finno).
konsonantŝoviĝo. Fenomeno, konsistanta en la sistema transformo de kelkaj konsonantoj en aliajn, kun najbara artikiga punkto (ekz. b al p, p al f ktp): la ĝermana unua konsonantŝoviĝo. ☞ vokalo.