PIV 2026 · Artikolo 8330
konsorcio
konsorcio EKON
1 formo de dumtempa asociiĝo, en kiu entreprenoj kuniĝas por realigi grandan projekton: gaslivera konsorcio EGv
2 asociiĝo de bankoj, financaj entreprenoj k.s. por efektivigi komunan entreprenon (ekz. emisii valorpaperojn aŭ doni krediton por granda projekto): garantia konsorcio — Administras la emisiadon de la biloj al la investantoj RRo