← Reen al S

PIV 2020 · 14536

★son/i

son/i
(ntr) Estigi aŭdeblan aervibradon: sonas moneroj; barelo malplena sonas plej laŭte Z (pf: fanfaronas senindulo); la tondilo sonis akre Z; sonis tamburoj k flutoj B; sonas trumpetoj G; sonu plue vi tonoj de la bela ĉaskorno! Z; la ĝemoj k plorkrioj, kiuj sonis el la forbruligitaj urboj Z; (analoge) sako ne sonas, amiko ne konas Z. brui, knari, klaki, kraki, lirli, plaŭdi, sonori, tinti.  sonkesto, sontabulo.
(ntr) Per tiaj aervibroj doni ian impreson: tio ĉi sonas ĝuste kiel sonoriletoj de preĝejo Z; sonis, kvazaŭ ranoj kvakas Z; tio sonis kiel plenda kriado de birdoj Z; (speciale pp parolo) ŝia voĉo sonas agrable, malagrable; la itala lingvo sonas dolĉe; vorto, kiu belefekte sonas; kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas Z; (f) strange sonas tiaj pardonpetoj; tiu ĉi via klarigo sonas konfuze; jen kio sonas fremde sur viaj lipoj!; tio sonas kiel fabelo.
(ntr) Aŭdeble esprimiĝi: en la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco Z; denove sonos en la urbo la lingvo de Z.; tiu ĉi sama peco en stilo E-a sonus tiamaniere Z; la dekdua horo ĵus sonis.
(tr) Estigi tiajn aervibrojn, por sciigi ion: soni pri alarmo; soni la retiriĝon; la horloĝo sonis tri kvaronojn Z, la noktomezon.
sono. Aŭdebla aervibrado: sonoj de voĉo B, de instrumento B; la sonoj venis de la maldekstra flanko Z; la sonorilo havas mirindan sonon Z; ĉiu kompetenta homo scias, ke la natura sono por la litero j estas ĝuste tiu sono, kiun ĝi havas en E-o Z; poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono Z.
sonado. Serio da daŭrantaj sonoj: la promenantoj aŭdis la sonadon de la sonorilo Z; kiel oni povas juĝi laŭ la sonado de la paŝoj, ili ekzerciĝas en novaj dancoj Z; la ĉevalo ne povas stari trankvile ĉe sonado de trumpeto X.
sonanta. Tia, ke ĝi impresas per sia sono: edziĝo pro amo flamanta al sako sonanta Z (orplena); pagi per bonaj, sonantaj taleroj; tiu ĉi frazo estas nur bele sonanta kolekto da vortoj Z (sensignifaj).
sonanto Λ Parolsono, estigata per neniu obstaklo (vokaloj) aŭ per minimuma obstaklo (nazaloj, likvidoj, glitantoj). bruanto.
sonigi. Fari, ke io sonu: Li sonigis Sian voĉon k la tero fandiĝis X; el inter la branĉoj la birdoj sonigas sian voĉon Z; sonigi la telerojn per la tranĉiloj; sonigi alarmon.
dissonado Z = disonanco.
eksoni. Subite, komence soni: tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas Z (pf); denove eksonis krakoj Z, rapidaj paŝoj B, voko Z; subite eksonas ĉaskorno, ĉarme k forte Z; «tio estas mi, sinjoro!» eksonis la respondo B.
resoni
(ntr) (pp sono) Daŭre, intense soni: tion li diris per resonanta voĉo; (f) la impresoj de tiuj tagoj ankoraŭ resonas en niaj animoj; ankoraŭ resonis ne ĉesinta gloro G.
(ntr) (pp spaco) Daŭre k intense vibradi de iu sono: ĝi kokokriis tiel forte, ke la muroj resonis Z; la aero resonis de batoj de glavoj Z; (f) la tuta lando resonas de tiuj parlamentaj diskutoj; (analoge) en liaj oreloj resonas.
(tr) (pp sonobstaklo) Resendi: nur eĥo senanima resonadis niajn plendojn Z; (f) kio al mi sonas, tion mi resonas Z.
resono. Fenomeno, per kiu io resonas: li komencis kanti tiel, ke ĉie aŭdiĝis resonoj Z; kia sono, tia resono Z; la resontabulo de violono Z; (f) liaj verkoj trovas varman resonon en la koroj de la legantoj.  eĥo, resonanco, resonatoro.
sensone. Estigante nenian sonon: ne kapabla paroli, li movis sensone la lipojn Z; sensone kiel la ombro de nubo en lunlumo Z.
supersona Transiranta la rapidecon de la sono (t.e. 331,1 m en sekundo en seka aero je 0 °C): supersona aviadilo, flugado. maĥo.
supersoni (tr) Soni pli laŭte: la bruo de la vento supersonis la ruliĝadon de la maro Z.
ultrasono Vibro kun pli alta frekvenco, ol sono aŭdebla por la homa orelo.
belsona. Produktanta agrablan sonon: belsona lingvo; la cervon trompis la mensog’ belsona K; pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi la «ĉi» antaŭ la montra vorto Z.
bonsoneco. Eco de io, kio havas bonan sonon.
dentosono. Dentalo.
dentalveol-sono. Alveolaro.
dulipsono. Bilabialo.
lipsono. Labialo.
lipdento-sono. Labiodentalo.
nazosono. Nazalo.
palatsono. Palatalo.
palatalalveolsono. Palatalalveolaro.
parolsono Λ Ĉiu sono, uzata en la parolo.
ŝtopsonoj 𝅘𝅥𝅰 Sonoj, ricevataj per parta ŝtopado de la korno helpe de la mano.
tremsonoj 𝅘𝅥𝅰 Sonoj de voĉo aŭ instrumento, donantaj impreson de tremado.
velsono. Velaro.