PIV · 3556
★eĥ/o
★eĥ/o
1 Ripetiĝo, pli malpli klara, de sono haltigita de surfaco, kiu resendas ĝin al la orelo: nur eĥo respondas miajn ĝemojn. ☞ resoni.
2 ⏚ Ondo, elsendita de radaro, reflektita de obstaklo k revenanta al la aparato.
3 (f) Ripetiĝo de diro, opinio, famo: kun tiu eĥo de longepasintaĵo rememoro ligiĝis Z; min atingis kelkaj eĥoj de la ĵusaj diskutoj; li estas nur eĥo de sia majstro.
4 ☇ Ricevo de sama elsendo laŭ du malsamaj vojoj: eĥo ofte multe ĝenas en televida ricevado.
Eĥo ☉ Helena nimfo, kies puno konsistas en la rediro de laste eldirataj silaboj.
eĥe. Okazante kun eĥo: eĥe resoni Z.
eĥi (tr) Resendi (sonon): (f) liaj versoj eĥas ĉiujn batalojn de la homa animo; la vorto de la Sinjoro estas diseĥita en Makedonujo N.
eĥiĝi. Esti eĥe resendata.
eĥilo 𝅘𝅥𝅰 Aparato, kiu kreas sonon de eĥo.
seneĥe. Okazante sen eĥo: (f) plej multaj el tiuj novekreitaj vortoj forflugis seneĥe en la neniaĵon.