PIV 2020 · 2236
★bru/i
★bru/i (ntr)
1 Aŭdigi diversajn fortajn sonojn, sen harmonio: bruas la vento tra la arboj, la ondoj de la maro; Varsovio ĝojis, bruis, brilis Z; bruas militkrioj tra la mondo; la brulalarmaj sonoriloj komencas brui Z; ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas Z; senĉese bruanta akva muelejo Z; ĝi bruas ankoraŭ en miaj oreloj Z; kiu bruas tiel terure en tiu ĉi noktomeza horo? Z. ☞ eksplodi, grinci, klaki, knali, knari, kraki, muĝi, plaŭdi, sibli, sonori, susuri, tinti, tondri, tumulti, zumi.
2 (f) Abunde k laŭte paroli pri io, por atentigi la publikon: oni multe bruas pri lia nova romano; se eĉ la tuta mondo bruos pri nia afero Z; per paroloj li bruas, tutan urbon detruas Z. ☞ fanfaroni, reklami, tamburi.
bruo
1 Miksaĵo de senharmoniaj sonoj: ne faru tian bruon!; kun bruo oni malfermis la pordegon Z; bruo de amaso estas sur la montoj X; per la bruo de ĝia falo Mi tremigos la naciojn X; metala, plaŭda, raspa bruo; rompobruo, eksplodbruo, paŝbruo.
2 ⚕ Ĉiu el la aŭdeblaj simptomoj ĉe aŭskultado: bruo de plaŭdeto, de ondo (ĉe abdomeno); frotbruo, bruo de nova ledo (ĉe pleŭro); bruo de blovilo, de lika poto, de klapo, krakbruo (ĉe pulmo).
3 (f) Parolmulto pri io nova aŭ sensacia: multe da bruo por nenio; pli da bruo ol da faro Z; ju pli da bruo (reklamo), des malpli da ĝuo Z; plej granda bruo k ekstera brilo povas kovri sub si objekton tute senfundamentan, aŭ jam mortintan Z.
4 ☐ Stokastika variado de mezurvaloro, kaŭzata de ekstera influo.
5 ⏚ Nedezirataj ŝanĝiĝoj de elektra tensio ks, miksitaj kun la dezirata signalo: blanka bruo (bruo, egale distribuita en ĉiuj frekvencoj).
brua
1 Produktanta bruon: brua kunveno B; brua vento Z.
2 (f) Sensacia, altiranta la atenton: brua sukceso Z; fari bruan reklamon.
bruado. Ago brui: kia bruado k mastrumado estas tie en la monteto de elfoj! Z.
bruanto Λ Kontoido, konsistanta el aervibradoj de senregula periodeco (en E. plozivoj, afrikatoj k frikativoj). ☞ sonanto.
bruema. Kaŭzanta multan bruon, brue malkvietiga: en ornamo de publikulino, bruema k vagema X.
brueti. Fari malgrandan bruon: bruetis la musoj en la ĉambro; pelos ilin brueto de falanta folio X.
ekbrui. Fari subitan bruon: ekbruis la fermata pordo, flugilo de cigno Z; la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis X; kiam ili eniris, la tuta loĝantaro ekbruis pri ili X.
malbrua. Ne kaŭzanta bruon: malbrua radaro Z, tajpmaŝino.
superbrui. Kovri per pli granda bruo: la laŭtega muziko superbruis lian krion Z.
fonbruo ☇ Bruo en aparato por sendi aŭ ricevi signalojn, kaŭzita de diversaspecaj elektraj maŝinoj k aparatoj: fonbrua filtrilo.