PIV · 14543
★sonor/i
★sonor/i
1 (ntr) (pp aĵoj) Estigi sonon, daŭre sonantan post la ĉeso de ĝia kaŭzo: sonoras kristalaj glasoj, bronza disko frapita de martelo; la vitraj k arĝentaj ornamoj sonoras sur la brusto de l’ virinoj B; super ĝi (ĉevalo) sonoras la sagujo X; (vs) aŭdu, sonoras por vi l’ anĝelus’!; en la palacoj sonoras luksaj festenoj B; oni havis la impreson, kvazaŭ la tuta arbaro sonoras Z. ☞ tinti, vibri, resoni.
2 (tr) (pp ilo) Indiki per sonorado: la sonoriloj sonoris la komencon de la Kristnaska festo Z; kiam la sonorilo sonoras la liberecon Z; (f) tiu malnova sonorilo sonoris al ŝi en la koron konsolon k ĝojon Z.
3 (pp homoj) = sonorigi: per sonorilo ni sonoras Z.
sonoro. Tono regule vibranta, k havanta pli-malpli facile diferencigeblan alton: sonoro de gongo; piano kun bona sonoro; (f) Tutmonda Sonoro K (poemaro).
sonora
1 Tia, ke ĝi sonoras: ĉie oni povis aŭdi la sonorajn kuirilojn; sonora voĉo de kantoro; (f) la entreprenon antaŭ ĉio pereigis sonoraj (monaj) kaŭzoj Z.
2 Λ (pp kontoido) Produktata per libera aerfluo (en E.: m, n, r, l, h).
sonorado. Longa aŭ ripeta sonoro: sonorado al li venas, sed de kie – li ne komprenas Z (pf); oni aŭdis sonoradon de sonoriloj Z; funebra sonorado Z.
sonorigi. Frapi, tuŝi sonoran korpon, ke tiu eligu tonojn, por voki aŭ veki: la preĝeja servisto sonorigis al la vespera preĝo Z; bonvolu sonorigi al la servantino; sonorigi por biero; sonorigi ĉe ies pordo.
★sonorilo
1 Bronza kava konuso, larĝiĝanta ĉe la rando, kun svingebla frapilo por sonorigi: ĉiuj sonoriloj feste sonoris Z; sonoriloj ne sonoris super ia tombo Z; sonorilo vokas al preĝejo, k mem neniam eniras Z; ĉirkaŭe sonas ĉiuj preĝejaj sonoriloj Z; kiel krevinta sonorilo K; sonorilturo (☞ spajro). ☞ kariljono.
2 Analoga sonorilo por sonorigi: elektra sonorilo.
sonorilaro 𝅘𝅥𝅰 Instrumento, konsistanta el serio de sonoriloj.
sonorileto. Malgranda, ordinare mantenebla sonorilo el metalo ks: la promorta sonorileto Z; estis tiel kvazaŭ miloj da vitraj sonoriletoj ektintis Z.
sonorilisto. Tiu, kiu profesie sonorigas la preĝejajn sonorilojn.
eksonori (ntr) Komenci sonori: eksonoris la gongo; (f) mi faros tian faron, ke al ĉiu, kiu tion aŭdos, eksonoros ambaŭ liaj oreloj Z.
elsonori (tr) Diskonigi per sonoro: la sonorilo komprenas (la homĝemojn) k elsonoras tion antaŭ la tuta mondo Z.
alarmsonorilo. Sonorilo, manuzata aŭ aŭtomata, kiu avertas pri danĝero.
mortsonorado. Sonorado, laŭ malrapida ritmo, per kiu oni anoncas pri ies morto.
noktosonorilo. Sonorilo, ĉe la pordo de kuracisto, farmaciisto aŭ pastro, por voki dum la nokto.
pordosonorilo. Sonorilo ĉe la pordo de domo, por peti eniron.
tumultosonorado. Sonorado, laŭ densa ritmo, por anonci militon, alvoki al ribelo ktp.