PIV · 14544
★sopir/i
★sopir/i (tr)
1 Senti bedaŭron pro io aŭ iu perdita k fortan deziron retrovi la perditaĵon: sopiri al la trankvilo B; mi sopiras al la lando de mia infaneco Z; rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo Z; mi sopiras je mia perdita feliĉo Z (aŭ: mian perditan feliĉon Z); ni iris senhalte, ĉar ni sopiris al homaj vizaĝoj B; kiel ŝi sopiris ekvidi lin! Z; tien ili sopiras per sia animo reveni Z; la soldato terure sopiris vidi denove la belan reĝidinon Z.
2 Malĝoji pro la manko de io, kion oni deziregas akiri: kiel cervo sopiras al fluanta akvo, tiel mia animo sopiras al Dio X; li sopiris senmezure pri la morgaŭa tago Z; sopiri pri pli altaj spiritaj plezuroj Z; multaj homoj sopiras je flugiloj k tute forgesas, ke piedojn ili ja havas. ☞ aspiri.
sopiro, sopirado. Sento de tiu, kiu sopiras: tiam kaptis min tiu sopiro, kiun sentis niaj prapatroj, kiam ili rememoris la viandpotojn de Egiptujo Z; la sopiro al la patrujo konsumis min B; la amo, kiu en la kalikoj de la kreskaĵoj vekas la sopiron turni sin al la suno Z; ĝi sentis sopiron, ke ĉiuj aliaj arboj povu leviĝi kune kun ĝi Z; legendoj kiuj estas kvazaŭ sopiroj de l’ homaro B; tia neesprimebla sopirado atingi ĉiam pli altajn celojn Z. ☞ nostalgio, strebo.
sopira. Plena de sopiro: sopiraj versoj, ĝemoj; sopire rigardi B.