PIV 2020 · 1269
aspir³i
aspir3i (al aŭ tr). Fervore deziri akiri ion altigan, glorigan ks: se vi aspiras ŝian manon k volus edziĝi kun ŝi […] Z; ĉiuj homoj havas la permeson aspiri pri edziĝo kun ŝi Z; aspiri al grandaj faroj Z; aspiri honorojn B; rigardi k aspiri ne devigas akiri Z. ☞ ambicii, strebi. Rim. Oni deziras aŭ celas ion ajn, oni aspiras al io bona, plaĉa, supera, oni ambicias ion altan, superan k malfacile atingeblan, oni sopiras pri io perdita.
aspiro, aspirado. Ago de tiu, kiu aspiras: aspirado de iu al io; la plej varmega aspirado de la spirito Z; tiele staras la afero de via aspirado pri la fraŭlino Z.
aspiranto. Tiu, kiu aspiras: ne mankas aspirantoj por tiu ofico, mankas nur kompetentuloj; li diris, ke en la aferon de ŝiaj aspirantoj li ne volas sin enmiksi Z. ☞ kandidato, svatiĝi.