← Reen al S

PIV 2020 · 14865

streb⁶i

streb6i (ntr) Energie streĉi la fortojn de la korpo, menso aŭ spirito, por atingi celon: kiam komencas frosti, vi tuj strebas ekster la landon Z; ĉio devas senripoze strebi antaŭen! Z; mi povas ja fariĝi majstro, mi laboros k mi strebos antaŭen! Z; al malpieco strebas ilia animo X; nur al bono k vero mi strebas Z; mi luktis k strebis por la infano Z. aspiri, peni, sopiri.
strebo, strebado. Ag(ad)o de iu, kiu strebas: sed – ĉie blinda k malica strebo! K; ekzistas homoj, kiuj de tempo al tempo sentas strebadon al poezio Z.