← Reen al P

PIV · 11955

★pen/i

pen/i (ntr) Streĉi la korpajn aŭ mensajn fortojn, por atingi rezulton: kiu mem ne penas, nenio al li venas Z; kiom ajn vi penos, nenio elvenos Z; oni penis ŝtopi la fendon Z; ĉiuj rapidas al la pordo, sin puŝas k penas eliri Z; klientojn vi penas trovi Z; mi penos veni al la kongreso Z; peni imiti iun X, ekkoni ion X; oni devas peni trovi rimedon Z; ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza Z; peni perfektigi aferon Z; mi penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala Z; oni penis allogi min per tre granda sumo da mono Z. klopodi, streĉi, strebi.
peno. Energia ago de la korpo aŭ de la menso al ia celo: ĉio, kion mi kun tiom da peno faris Z; venas ĉagreno sen granda peno Z; ne ŝpari monon nek penon Z; la vojo tra la sablo estis tre malfacila, tamen oni faradis al si la penon, por veni en la domon de Dio Z; la peno skribi leteron k sendi al iu librejo detenas multajn venigi presaĵon Z; la glacio longan tempon kontraŭstaras al ĉiuj penoj de la printempa suno Z; li faris superhomajn penojn, por savi mian infanon Z; mi esperas, ke viaj penoj havos bonan sukceson Z; akceptu miajn plej korajn dankojn por viaj penoj Z.
pene. Kun peno(j): duonmorta pene li eskapis K.
penadi. Daŭre aŭ ripete peni: la virinoj penadis elmeti tiom multe da vestaĵa lukso, kiom nur estis eble Z.
penado. Longa aŭ ripetita peno: ilia penado havis sukceson Z; tiu penado ludi la rolon de ĝendarmoj Z; via penado ne estos vana; kiamaniere mi povos sciigi vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi k mia edzo faros, por trovi por vi okupon? Z.
penegi. Energie k lacige peni: Ĥ. (retenante ŝin)… Maria (penegas foriri) Z; nur penege li sin savis; ŝi pensis, ke febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn de senlaboreco Z.
penema. Inklina al penado: penema lernanto; viro peneme vestita, kun frizitaj haroj Z. diligenta.
peniga. Trudanta aŭ postulanta penon: peniga laboro.
peninda. Tia, ke ĝi valoras penon: peninda ofero; ne estis peninde tion aŭskulti Z; li opiniis, ke tute ne penindas konfesi tion al la pordisto Z. penvalori.
pripeni (tr) Peni por atingi celon: kion vi pripenas, tio al vi venas Z.
malpene (ark.) Sen ia peno por bone aspekti, senzorge: homo malpene vestita Z.
senpene. Sen ia peno, facile: senpene lerni E-on.