← Reen al K

PIV · 7910

★klopod/i

klopod/i (ntr)
Maltrankvile aŭ ekscitiĝe zorgi: ondo elĵetis korpon (de virino) sur la bordon k kelkaj el la virinoj komencis klopodi ĉirkaŭ ŝi Z; klopodi sen limo per korpo k animo Z; ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam en la urbo mankos nenio Z; li pensis k klopodis pri la malfeliĉa loĝantaro B.
Fari la necesajn penojn, elpaŝojn, vizitojn ktp, por atingi ion, sukcesigi entreprenon: li klopodas ĉe la ministro pri sia domo k kampo Z; klopodi ĉe la registaro por enkonduko de E. en la lernejojn; klopodi por fondi societon B; ĉu iu povis klopodi pri ĝia favoro? Z; klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro Z.
klopodo
Maltrankviliga zorgo: mankis al Petro klopodoj, li aĉetis al si domon Z; pli da havo, pli da klopodoj Z; tute vane vi faras al vi multe da klopodoj pri la uzado de la artikolo Z; ŝi rimarkis, ke li vane faras al si la klopodon Z; ni havus kun ŝi nur klopodojn, nenion plu Z; li estas en klopodoj de l’ kapo ĝis piedoj Z. embaraso.
Pena agado, por atingi, realigi ion: la klopodo trovi lanterniston falis sur la konsulo de Usono B; ne faru al vi la klopodon konduki min; lia klopodado por iu ne povis esti malŝatata Z.
klopoda. Haviganta klopodojn: tio estus tro multekosta k klopoda Z.
klopodema. Ema klopodadi. agema, entreprenema.
klopodigi. Fari, ke iu klopodu pri aŭ por io.