PIV 2020 · 7911
klor⁴o
klor4o Ⓚ
1 Elemento, Cl, atomnumero 17, atommaso 35,45, halogeno.
2 Nemetalo, verdete flava gaso, Cl2, kun forta sufoka odoro, uzata por blankigo, seninfektigo ktp: kloraj kombinaĵoj. ➞ klorfluorkarbono, klorokalko.
klorato. Salo de klorata acido, HClO3: klorplatenato (salo de klorplatenata acido, H2PtCl6).
kloremio ⚕ Ĉeesto aŭ kvanto de kloro en la sango.
klorido. Salo de klorida acido (Sin. klorhidra acido), HCl.
hidrogena klorido. Gaso HCl.
kloridemio ⚕ Ĉeesto aŭ kvanto de kloridoj en la sango.
klorito. Salo de klorita acido, HClO2.
diklorido, triklorido. Kombinaĵo, konsistanta el du, tri atomoj de kloro k unu atomo de metalo: hidrarga dikloro, HgCl2.
hiper-, hipokloridemio. Troo, resp. nesufiĉo de kloridoj en la sango.
hiper-, hipoklorhidreco ⚕ Troo, resp. nesufiĉo de klorhidrata acido, aparte en la stomaka suko.
hipoklorito. Salo de hipoklorita acido HClO.
kontraŭkloraĵo. Substanco, kiu forigas kloron, pro kemia reakcio, ekz. sulfitoj.
perklorato. Salo de perklorata acido, HClO4.
senkloridiĝo. Perdo de la kloridoj de la organismo, ekz. en okazo de abundaj vomoj aŭ diareoj.