PIV 2026 · Artikolo 17465

klorido

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 12
  1. klorida
  2. acetilklorido
  3. alil/a klorido
  4. amoni/a klorido
  5. arsen/a klorido
  6. butil/a klorido
  7. hidrogen/a klorido
  8. kalci/a klorido
  9. kromil/a klorido
  10. natri/a klorido
  11. senkloridiĝ/o
  12. vinilklorido
klorido KEMI salo de klorida acido, aŭ la anjono (Cl−) de kloro, kiu formas diversajn salojn, aŭ klorohava organika derivaĵo. ➞ monoklorido, diklorido, triklorido, tetraklorido, pentaklorido, heksaklorido; hiperkloridemio, hipokloridemio.
klorida rilata al klorido. ➞ klorida acido.
acetilklorido acetila salo de klorida acido. C2H3ClO
alila klorido alila salo de klorida acido. C3H5Cl
amonia klorido amonia salo de klorida acido. NH4Cl
arsena klorido
1 arsena triklorido (AsCl3).
2 arsena pentaklorido (AsCl5).
butila klorido klorbutano.
hidrogena klorido toksa korodema kombinaĵo de hidrogeno kaj klorido, gaso je ĉambra temperaturo kaj premo. HCl
kalcia klorido kalcia salo de klorida acido. CaCl2
kromila klorido la diklorido de kromiata acido; ruĝece bruna, volatila likvo je ĉambra temperaturo. CrO2Cl2
natria klorido natria salo de klorida acido. NaCl
senkloridiĝo perdo de la kloridoj de la organismo, ekz. en okazo de abundaj vomoj aŭ diareoj.
vinilklorido senkolora brulema kanceriga gaso kun dolĉa odoro. C2H3Cl